Tonjon
Tonjon | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 121 020 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 512 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 51′ N, 128° 25′ O (mapo)34.845833333333128.42361111111Koordinatoj: 34° 51′ N, 128° 25′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 236,5 km² (23 650 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tongyeong [+] | |||||
Tonjon (koree 통영시, laŭ ĉinaj literoj 統營市) estas marhavena urbego en Sud-Koreio. La haveno mem estas la plej bela haveno de la lando. La loknomo laŭ la malnova korea lingvo signifas "ĉefsidejo", ĉar dum la historio admiralo havis ĉefan bazon en la insulo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 236,5 km²
- Alto super marnivelo: 0- m
- Loĝantaro: 138,001 en 2017
- Horzono: UTC + 9
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodo: +82 55
- 34° 50′ 45″ N 128° 25′ 25″ O / 34.84583 °N, 128.42361 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tomjon situas en la suda landparto laŭ la maro en suda pinto de duoninsulo sur malaltaj montoj. Eksteraj apartenaĵoj de la urbego estas 41 loĝataj kaj 110 neloĝataj insuloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la malnovaj tempoj diversaj tribaj unioj situis sur la teritorio de nuna Tomjon. Inter 1392–1910 la loko estis ĉefsidejo de la korea mararmeo. La nun uzata nomformo aperis en 1914. Municipo formiĝis en 1955 kaj ricevis urban statuson en 1995, samtempe najbara urbo aliĝis al Tomjon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa ekonomia branĉo estas la fiŝkaptado, krome menciindas la ŝipkonstruado kaj prilaborado de perlamotoj. La kultivado de perlaj mariskoj komenciĝis en 1964.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tomjon estas fervoja nodo kaj gravas la haveno.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Apud Tomjon fluas varma marfluo, tial tie regas milda oceana klimato dum la tuta jaro. La meza jara temperaturo estas 14,7 °C. La plej malvarma monato estas januaro kun averaĝtemperaturo de 2,5 °C, la plej varma monato estas aŭgusto kun 25,7 °C. La averaĝa pluvo jare estas po 1,397 milimetroj. Tajfunoj estas oftaj.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- budhista templo
- historia muzeo
- festivalo
Ĝemelurboj eksterlandaj
[redakti | redakti fonton]- Sajama, Japanio
- Tamano, Japanio
- Reedley, Usono, Kalifornio
- Samara (urbo), Rusio
- Ĵongĉeng, Ĉinio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- WikiTrans