Saltu al enhavo

Christopher Culver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Culver
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1981 (1981-12-18) (42-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperantofinna
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1998–2004) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Christopher "Kriĉjo" CULVER (naskiĝis la 18-an de decembro 1981) estis junula usona esperantisto inter 1998 kaj 2004, do inter la 16-a kaj 22-a vivjaro. Inter la fino de 2003 kaj la komenco de 2005 li forlasis la Esperanto-movadon publikigante siajn kialojn en interreta eseo de 2005 skribita en la angla.

Vivo de 2000 ĝis 2005

[redakti | redakti fonton]

Culver ekde plej frue aŭtuno 2002 estis studento ĉe Loyola-Universitato Ĉikago, kie li studis lingvojn. Antaŭe, li laŭ propra aserto estis usona marsoldato dum malpli ol jaro, supozeble en 2000-2001, sed ricevis honoran eligon el la usona mararmeo (pro tio ke li dum deĵorado en la mararmeo konvertiĝis kaj al pacisma idealisma Esperantismo kaj Rom-katolikismo).

De aŭgusto 2001 ĝis junio 2002 li malpli ol jaron servis kiel TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de TEJO. Krome li ekde februaro ĝis la komenco de novembro 2003 malpli ol jaron kunlaboris en Vikipedio en Esperanto kaj krome kontribuis la anglalingva Citizendium. Li estis kandidato por Ĝenerala Sekretario de TEJO en somero 2003 - tamen, li ne estis elektita.

Forlaso de la Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

En 2004 li ĉesis aktivi en la Esperanto-movado. Poste en la interreto li publikigis eseon, Why Esperanto Suppresses Language Diversity: Thoughts on Leaving the Esperanto Movement (Kial Esperanto Subpremas Lingvan Diversecon; Pensoj je Forlaso de la Esperanto-Movado), en kiuj li ĝisradike kritikas la konduton kaj celojn de esperantistoj. Interalie li kritikas UEA-n kaj la Esperanto-movadon jene:

  • Esperanto-movado ne ĝuste sekvas sian propran Manifeston de Prago. Ja, laŭ li, la Manifesto estas memkontraŭdira laŭ multaj punktoj.
  • Parolado de Esperanto ĉe kongresoj estas deviga. Pro ĉi tio la kulturo de la gastiganta nacio estas malemfazata.
  • La movado silentas, dum lingvoj estas malaperantaj. Li citas, ke parolantoj de la Maria lingvo estas persekutataj pro sia denaska lingvo.
  • Esperanta edukado ĉe UK-o estu deviga.
  • UEA malŝparas publikan monon, ĉar ĝi ne elspezas sufiĉan monon por lingva diverseco.
  • La angla lingvo laŭ li estas pli bona alternativa lingvo ol Esperanto.

Respondoj al la eseo

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj homoj verkis eseojn, kiuj celas kontraŭi la asertojn de Culver. Ekzemple, Martin Minich (TEJO-volontulo por la jaro 2005) respondis al la eseo de Culver, skribante ke:

  • Pro tio, ke ekzistas Esperanto, lingva diverseco povas flori kaj ne estas baro por universala kompreniĝo, ĉar tiun lastan Esperanto sekurigos sendiskriminacie, malmultekoste kaj bonkvalite. Anoj de UK-oj povas paroli multajn lingvojn, ne nur Esperanton.
  • Esperantistoj uzas precipe Esperanton en internacia komunikado ne por malsubteni naciajn lingvojn, sed simple pro tio, ke ĝi estas la plej bone funkcianta komunikilo.
  • La kritiko pri la movado silentanta, dum lingvoj malaperas, estas ĝusta.
  • La kritiko, ke UEA elspezas publikan monon, ŝajnas malkonvena, pro tio ke Culver ne estas eŭropa civitano. Tamen, ekzistas multaj ekzemploj de saĝa spezado de la UEA.
  • La alternativoj anstataŭ Esperanto, pri kiuj Culver skribis, ne estas konvenaj por la ordinara lernanto.

Kelkaj estas opiniintaj, ke ne taŭgas nomi la aktivec-ĉeson de Culver "kabeo", pro tio ke Culver ne silente forlasis la movadon post signifaj kontribuoj, kiel faris Kabe.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]