Szigetszentmiklós
Szigetszentmiklós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1986–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 069 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 876 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 21′ N, 19° 3′ O (mapo)47.34527777777819.048333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 19° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 45,76 km² (4 576 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szigetszentmiklós [+] | |||||
Szigetszentmilós [sigetsentmiklOŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szigetszentmiklós, kies administra centro ĝi estas. La loknomo signifas: insulo-Sankta Nikolao.
Situo
[redakti | redakti fonton]Szigetszentmilós situas sur ebenaĵo, sur insulo Csepel [ĉepel] laŭ la interurba tramo inter Budapeŝto-Ráckeve, laŭ maldekstra bordo de Danubo-branĉo, kontraŭe estas Taksony. Aŭtoŝoseo M0 (ĉirkaŭ Budapeŝto) preteriras. Al urboparto Lakihegy ĉefurba aŭtobuso trafikas. Ĝi estas la plej granda memstara urbo en la insulo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue loĝis tie keltoj kaj romianoj. La unua mencio okazis en 1264. Post la turka erao liberiganto Eŭgeno Savoyai ricevis la tutan insulon. Alvenis popoloj, nepre menciindas alveno de la bulgaroj, kiuj kultivis alimaniere la teron profitantaj la akvon. La komunumo iĝis urbo en 1986, kie funkcias bulgara, cigana kaj germana aŭtonomioj.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Rande troviĝas antenoj de Hungara Radio. El ili elstaras svelta romboida turo 314 m-ojn alta. Tiutempe ĝi estis la plej longa turo.
- Preĝejo Sankta Nikolao (Szigetszentmiklós).
- Grek-katolika preĝejo Piroska de Hungario (Szigetszentmiklós).
- Kalvinana malnova preĝejo (Szigetszentmiklós).
- Kalvinana nova preĝejo (Szigetszentmiklós).
- Baptista preĝdomo (Szigetszentmiklós).
- Ŝatata feriejo, paradizo de la fiŝkaptistoj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Szigetszentmiklós naskiĝis:
- artisto János Nádasdy
- halterlevisto János Bagócs
- komponisto Jenő Ádám
- en Szigetszentmiklós mortis:
- aktoro Alajos Komáromy
- kalvinana episkopo János Patai
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Haukipudas, Suomio (1992)
- Gheorgheni, Rumanio (1996)
- Busko-Zdrój, Pollando (2003)
- Specchia, Italio (2003)
- Steinheim, Germanio (2003)
- Gorna Orjahovica, Bulgario (2004)
- Kočani, Nord-Makedonio (2004)
- Sveti Martin na Muri, Kroatio)
- Waren (Müritz), Germanio
Kvin el la internaciaj partneraj urboj en Eŭropo, Steinheim, Haukipudas, Busko-Zdrój, Specchia kaj Szigetszentmiklós, estas interligitaj inter si, do ankaŭ ekzemple Specchia kaj Haukipudas, tiel ke pli facilas fari internaciajn ĝemelurbajn renkontiĝojn kaj festojn, kun partopreno de urbanoj el pli ol du diverslandaj ĝemelaj urboj.