Johann Smidt
Johann Smidt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johann Smidt | |||||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1773 en Bremeno | ||||
Morto | 7-an de majo 1857 (83-jaraĝa) en Bremeno | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Johann Heinrich Castendyk (en) (fratina nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato politikisto vd | ||||
Aktiva en | Libera hansa urbo Bremeno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann SMIDT (naskiĝinta la 5-an de novembro 1773 en Bremeno, mortinta la 7-an de majo 1857 samloke) estis germana teologo, historiisto kaj politikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studo de teologio en Jena li iĝis instruisto pri historio ĉe la gimnazio Gymnasium illustre de Bremeno, poste vicurbestro kaj en 1800 konsiliano urba. Li havis grandegan influon kaj kiel diplomato bremena li savis post la Batalo de Leipzig la memstarecon de la hansaaj urboj ene de Germana Federacio. Parlamente li atakis la politikon de Klemens von Metternich kaj propagandis en 1820 por libera ŝiparo sur Weser. La ekflorantan komercadon en Bremeno li helis per la fondo de Bremerhaven en 1827, favoraj komerckonstraktoj kun fremdaj landoj, disvastigo de konsulejoj ktp. Ekde 1821 ĝismorte (kun escepto de demokratia periodo inter 1849 kaj 1852) Smidt ĉefministris en al ŝtato. En 1873 aperis liaj prezidantaj paroladoj (»Patriotische Mahnungen und Rückblicke«, eldonis Heinrich Smidt) kaj biografio lia »Johann Smidt, ein Gedenkbuch«.
Li apartenis al Societo de liberaj viroj kaj al Patriota Societo de 1765.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, tomo 18. Lepsiko 1909, p. 549 (tie ĉi interrete)