Sebastiano del Piombo
Sebastiano del Piombo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sebastiano Luciani |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1485 en Venecio |
Morto | 21-an de junio 1547 (62-jaraĝa) en Romo |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Verkoj | St Bartholomew and St Sebastian A Young Roman Woman La Morto de Adoniso |
Sebastiano Luciani (Venecio, 1485 - Roma, 21-a de junio de 1547), plej konata kiel Sebastiano del Piombo, ĉar li estis okupinta el 1531 la postenon de respondeculo pri la sigeloj el plumbo —piombo en itala— de Vatikano, estis itala pentristo, protektita de Mikelanĝelo kaj unu el plej admiritaj kaj influaj de la Renesanco.
Lia verkaro reprezentas sintezon inter la koloremo de la venecia skolo kaj la monumentaj figuroj karakteraj de la roma pentrarto. Oni povas distingi tri etapojn en lia evoluo: unu venecia etapo, kie la koloremo de liaj verkoj rememorigas pri tiu de liaj unuaj majstroj, nome la pentristoj Giovanni Bellini kaj Giorgione; unu unua periodo roma, al kies urbo li alvenis en 1511 danke al mecenato de la bankisto Agostino Chigi, en kiu li asimilas la stilon de Rafaelo kaj de Mikel-Anĝelo; kaj unu dua periodo roma, post la Rabado de Romo en 1527, en kiu lia pentrarto iĝas pli severa kaj esenca, kongrue kun la spirito de la Katolika Reformacio kiu videblos poste en la politiko de la Koncilio de Trento.
Piombo laboris por la plej povegaj gravuloj siaepokaj —bankistoj, nobeloj, ambasadoroj, komercistoj, papoj— kaj influis povege sur aliaj grandaj pentristoj manieristaj —ĉefe sur Bronzino— kaj ankaŭ sur la hispana pentrarto siaepoka. Li elstaris pro siaj portretoj, mitologiaj kaj religiaj pentraĵoj. Multaj el tiuj ekspoziciiĝas ĉe la plej gravaj muzeoj de la mondo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Vasari, Giorgio (1568). Vite de' più eccellenti architetti, pittori, et scultori italiani, da Cimabue insino a' tempi nostri.
- Vasari, Giorgio: Las vidas de los más excelentes arquitectos, pintores y escultores italianos desde Cimabue a nuestros tiempos. Traduko: Giovanna Gabriele Muñiz. Madrid, Cátedra, 2002, ISBN 84-376-1974-2.
- Zanetti,, A. M. (1771). Della Pittura Veneciana.
- Lanzi, Luigi (1809). Storia pittorica della Italia.
- Dussler, L. (1942). Sebastiano del Piombo. Basilea.
- Pallucchini, R. (1944). La pittura Veneziana del Cinquecento. Novara.
- Pallucchini, R. (1944). Sebastian Viniziano. Milán.
- Longhi, R. (1946). Viatico per cinque secoli di pittura Veneciana. Florencia.
- Onorato, M. (1952). «Sebastiano del Piombo». Ferrania.
- Fenyő, I. (1953). «Der Kreuztragende Christus Sebastiano del Piombos in Budapest». Acta Historiae Artium I, p. 151 y ss.
- Zeri, F. (1957 [reedición: 2001]). Pittura e Controriforma. Vicenza: Neri Pozza. ISBN 88-7305-825-6.
- Salvini, R. (1959). «Note sui ritratti sebastianeschi di Clemente VII». Emporium.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sebastiano del Piombo y la Piedad de la Capilla del Salvador Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine Fundación Casa Ducal de Medinaceli
- Biografio en la vivoj de G. Vasari eld. Torrentina 1550 + bildoj
- Sebastiano del Piombo en Artcyclopedia
- Verkoj de Del Piombo en la National Gallery de Londono (bildoj kaj artikoloj)
- Verkoj de Del Piombo en la Galleria degli Uffizi, Florenco
- Artikolo pri Descenso de Cristo al Limbo de la Muzeo Prado Arkivigite je 2007-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo pri la Polifemo de la Villa Farnesina, Roma
- Artículo sobre el Retrato de Ferry Carondelet con sus secretarios (Madrid, Thyssen) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine