Karolo Piĉ
Karolo Piĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1920 en Litomyšl |
Morto | 15-an de aŭgusto 1995 (74-jaraĝa) en Litomyšl |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto tradukisto verkisto |
Karel PÍČ (naskiĝis la 6-an de decembro 1920 en Litomyšl, mortis la 15-an de aŭgusto 1995), kromnome Karolo PIĈ, estis ĉeĥa esperantisto, oficisto, estis membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto, verkisto kaj tradukisto. Esperantistiĝis en 1926. Li verkis multajn originalajn poemojn. Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima, eĉ propra (nefundamenta) varianto de Esperanto, ia Piĉido.
Post sia morto, Karolo Piĉ estis entombigita en la litomiŝla tombejo (49° 52.117′ N 16° 19.011′ O / 49.868617 °N, 16.316850 °O (mapo)), kiun li antaŭe mem famigis inter esperantistoj per sia romano "La Litomiŝla Tombejo". Lia tombo tie portas la numeron 137/IV.
Du jarojn post lia morto, t.e. en 1997, estis eldonita lia romano Ordeno de verkistoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La Litomiŝla Tombejo (romano)
- La Bermuda triangulo (rakontaro)
- La mortsonorilo de Chamblay
- Klaĉejo (romano)
- Angoro (poemaro)
- Obsedo
- Ordeno de verkistoj (romano)
- La interna vivo de Esperanto (eseoj)
- Naturalismo kaj skemismo
- Urbi et orbi
- Perspektivoj de la Ilustralo
- Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto
Laŭ informoj el la 1950-aj jaroj, la poeto posedis manuskriptajn poemarojn
- Ekkrioj de Georgino
- Fabeloj el Transe
- La Davida Harpo
- Aboco
- Demandoj kaj problemoj
- La granda Superstiĉo
- Ĝardeno de Alaho
- Mistero de Tri Unuoj
Informo pri la manuskriptoj de K. Piĉ estas trovebla en
[redakti | redakti fonton]- Vlastimil Novobilský: Skizo pri la Esperanta literaturo, p. 57, eldonis Esperanto-junularo ĉe Domo de Kulturo en Opava (1956)
- S. Kamarýt: Historio de La Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 111, ĈEA 1982
- Alfonso Pechan: Gvidlibro por supera ekzameno, p. 155, Budapest 1966
Aliaj aŭtoroj pri li
[redakti | redakti fonton]- "Prefere karoli piĉe ol paroli kiĉe", Jorge Camacho
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/04, paĝo 22: Pliaj novaj vortoj poiradas! verkita de Christian Declerck.
- Pri La Litomiŝla tombejo vidu Sten Johansson, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová [2005] en Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 95-112.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo pri Piĉ kun recenzoj de pluraj liaj verkoj
- Recenzo de La Litomiŝla Tombejo[rompita ligilo] de Don Harlow
- Verkoj de kaj pri Karolo Piĉ[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Libroj de Karolo Piĉ ĉe UEA en Roterdamo
- Verkoj de Karolo Piĉ en Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno Arkivigite je 2012-12-30 per Archive.today
- Verkoj de Karolo Piĉ en Germana Nacia Biblioteko en Leipzig Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Karolo Piĉ en la retejo de esperantistaj verkistoj
- Retejo pri Karel Píč
- Josip Pleadin: Ordeno de Verda Plumo (Leksikono de 450 esperantlingvaj aŭtoroj,, K. Píč sur p. 185)