Harco
Harco | ||||
---|---|---|---|---|
Mezmontara regiono | ||||
montara sistemo [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
Supermara alteco | 1 141 m ü. NHN [+] | |||
- koordinatoj | 51° 45′ 0″ N, 10° 38′ 0″ O (mapo)51.7510.633333333333Koordinatoj: 51° 45′ 0″ N, 10° 38′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Plej alta punkto | Brocken [+] | |||
- koordinatoj | 51° 48′ 2″ N, 10° 37′ 2″ O (mapo)51.80055555555610.617222222222 [+] | |||
Akvokolektejo | 2 226 km² (222 600 ha) [+] | |||
Areo | 2 226 km² (222 600 ha) [+] | |||
Materialo | granito, Graŭvako, ardezo, kalkoŝtono, gabro [+] | |||
|
||||
Harco | ||||
Vikimedia Komunejo: Harz [+] | ||||
La Harco, germane Harz [harc] estas la plej norda montaro de Germanio. Ĝi estas mezalta. Ĝia plej alta monto, Brocken [brok.n], mezuras 1141 m kaj la dua plej alta Wurmberg 971 m super la marnivelo. La kerno de la mezalta montaro estas la Nacia Parko Harco, la plej granda arbara nacia parko de Germanio.
En la mezepoko la montaro nomiĝis ankoraŭ Hart, kio signifis montarbaro. Partoj de Harco apartenas al la federaciaj landoj Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio.
Geologia evoluo
[redakti | redakti fonton]Akvo
[redakti | redakti fonton]Riveroj kaj rojoj
[redakti | redakti fonton]- Bode
- Ilse
- Innerste
- Oder
- Oker
- Söse
- Selke
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La naturaj arbaroj de la Altharco (germanlingve: Hochharz) konsistas el piceoj (Picea abies) kaj sorbusoj (Sorbus aucuparia), nur pli malsupre ol 600 m super marnivelo foliarboj dominas la arbaron. Ĉar la Harco en la 19-a jarcento per la ercminado plejparte estis senarbigita, la grafa ĉefforstisto (germanlingve: Oberforstmeister) Hans Dietrich von Zanthier (elparolu: cantje) evoluigis la koncepton reforstigi per rapide kreskantaj piceoj. Tiamaniere ekestis la hodiaŭ larĝe disvastigita picemonokulturo. Sed kontraste al la „harcpiceo“ la plantita piceo, origina el aliaj regionoj, malpli sukcese rezistas al la streso per neĝo kaj glacio, pro tio ĝi ankaŭ estas pli vundiĝema per bostrik-atakoj.
Aktuale 82 procentoj de la harcaj arbaroj konsistas el piceoj. Nur 12 procentoj de la arboj estas fagoj. La restantaj procentoj estas specioj kiel kverko, sorbuso aŭ betulo (stato de decembro 2007). En la Nacia Parko Harco troviĝas diversaj altecniveloj de vegeto. En la subalpa regiono super 1050 m troviĝas la „batalzono“ de la piceo. Tie la arboj ne malofte aĝas pli ol 250 jarojn kaj kurbigitaj per la vento je bizaraj formoj. Troviĝas tie precipe diversaj nanarbustaj erikejoj kaj altmarĉejoj. Inter 750 m super marnivelo kaj 1.050 m super marnivelo oni troviĝas en la altmonteca altecozono. Ĉi tie dominas la piceo. Tiajn areojn oni trovas ĉirkaŭ Schierke (elparolu ŜI:Rke) kaj Torfhaus, parto de la komunumoparto Altenau de Clausthal-Zellerfeld. Nur en la monteca areo inter 450 m kaj 750 m super marnivelo samkiel en la submonteca vegetoŝtupo dominas fagoarbaroj. La hodiaŭaj fagaroj kreskas sur acida grundo. La precipe ekzistanta arbarsocio estas la luzulo-fago-arbaro. Ordinare super 700 m komenciĝas la pice-faga miksarbaro. Sed tiu areo en la nacia parko ŝrumpis al malmultaj restaĵoj kaj per piceoj anstataŭiĝis. En la regiono Ilsenburg la picemonokulturo eĉ malsupren etendiĝas al 230 m super marnivelo. En tiuj zonoj la piceo ne estas origina, kaŭze de la klimatoŝanĝiĝo tie ekestis pliaj damaĝoj per bostrik-atakoj. Nuntempe la administrejo de la nacia parko tiujn areojn reforstigas, por setligi tie la origine dominantan fagon kaj sikomoran aceron.
La Harco estas la hejmlando de la pulsatilo alpa subspecio blanka, kiu en Germanio kreskas nur sur la altareo de la Brocken (elparolu: brokn). Sed ĝiaj aroj estas en danĝero per la turismo denove ekestinta post la unuiĝo de Germanio. La Brockengarten (Ĝardeno de Brocken), botanika ĝardeno sur la pinto de la Brocken, okupiĝas precipe pri la specioprotektado kaj la renaturigo de la montosupro.
Precipe valoraj por la naturprotektado estas la altmarĉejoj. La renaturigon de la iamaj marĉareoj oni jam komencis. La kondiĉoj por tio estas favoraj, ĉar la altmarĉejoj en la nacia parko estas malpli ĝenataj per homa uzado ol la marĉejoj en la basebeno de Malsupra Saksio. Kiam la ligno malmultiĝis, oni provis uzi la torfon de la marĉejoj. Tio evidentiĝis neprofitiga pro la malalta hejtvaloro de la torfo kaj pro la veterkondiĉoj en la Altharco. La marĉejoj en Harco pro siaj specifaj formo kaj flaŭro havas internacian gravecon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Urboj kaj vilaĝoj en la regiono
[redakti | redakti fonton]- Altenau
- Bad Gandersheim
- Bad Grund
- Bad Harzburg
- Bad Lauterberg
- Bad Sachsa
- Benneckenstein
- Braunlage
- Clausthal-Zellerfeld
- Derenburg
- Elend
- Gernrode
- Goslar
- Halberstadt
- Hasselfelde
- Herzberg am Harz
- Ilfeld
- Ilsenburg (Harco)
- Neustadt (Harco)
- Nordhausen
- Osterode
- Quedlinburg
- Sankt Andreasberg
- Schierke
- Seesen
- Stolberg
- Tanne
- Thale
- Treseburg
- Walkenried
- Wernigerode
Urboj kaj vilaĝoj en la apudharcaj regionoj
[redakti | redakti fonton]de Malsupra Saksio
[redakti | redakti fonton]de Saksio-Anhalto
[redakti | redakti fonton]- Halberstadt
- Harzgerode kun la komunumoparto Güntersberge, kie en 1996 okazis la IJK de TEJO
- Hettstedt
- Lutherstadt Eisleben
- Oschersleben
- Quedlinburg
- Sangerhausen
- Staßfurt
- Thale
de Turingio
[redakti | redakti fonton]Kasteloj kaj burgoj
[redakti | redakti fonton]- Burgruino Anhalt
- Burgo Falkenstein
- Imperiestra rezidejo (Kaiserpfalz) en Goslar
- Burgruino Harzburg en Bad Harzburg
- Kastelo Herzberg
- Burgo Lauenburg ĉe Stecklenberg
- Roko-fortifikaĵo Regenstein apud Blankenburg (Harz)
- Burgo Stecklenburg
- Kastelo en Stolberg
- Kastelo (kaj muzeo) en Wernigerode
- Burgo Westerburg
- Burgo Zilly
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]- bastonpreĝejo en Hahnenklee, parto de la urbo Goslar
Per la okuloj de artistoj
[redakti | redakti fonton]Pentristoj
[redakti | redakti fonton]- Ernst Helbig
- Hermann Hendrich
- Edmund Kolbe
- Klaus Kuhn
- Wilhelm Pramme
- Adolf Rettelbusch
Poetoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Wolfgang von Goethe: Harcvojaĝo en vintro (Harzreise im Winter), (Faŭsto, unua parto)
- Heinrich Heine: Die Harzreise
- Otfried Preussler; La malgranda sorĉistino (en Esperanto 1994)