Johan Gadolin
Johan Gadolin (1760–1852) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Malkovrinto de la kemia elemento itrio
| |||||
Persona informo | |||||
Johan Gadolin | |||||
Naskiĝo | 5-a de junio 1760 en Turku, Finnlando (tiam en Svedujo) | ||||
Morto | 15-a de aŭgusto 1852 en Mynämäki, Finnlando (tiam en la Rusa Imperio) | ||||
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | latina • sveda • finna • rusa • germana • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Finnlando vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | studis en Universitato de Upsalo kaj Reĝa Akademio de Turku | ||||
Familio | |||||
Patro | Jakob Gadolin vd | ||||
Infanoj | Jakob Algot Gadolin (en) , Nils Anders Gadolin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto geologo mineralogo fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Torbern Bergman vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johan GADOLIN (1760–1852) (naskiĝinta la 5-an de junio 1760 en Åbo, mortinta la 15-an de aŭgusto 1852 en Virmo, Mynämäki)[1] finna kemiisto kaj mineralogo, kaj malkovrinto de la kemia elemento Itrio kun atomnumero 39 kaj la unua de la raraj teroj, en la mineralo "iterbito", kiu estis nigra ŝtono malkovrita de Carl Axel Arrhenius (1757-1824)[2]. Li estis unu el la unuaj defendantoj de la teorio pri brulado de Antoine Lavoisier en Skandinavio. La mineralo "gadolinito", malkovrita en 1794, portas lian nomon same kiel la kemia elemento Gadolinio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gadolin estis filo de Jakob Gadolin kaj Elisabeth Browallius, filino de Johan Browallius (1707-1755)[3] kaj komencis studi matematikon en la Reĝa Akademio de Turku[4] kiam li estis dekkvin-jara. Ĉar li konkludis ke la kurso de matematiko estis tro malfacila, li ŝanĝis siajn studojn por la kemia kampo. En 1779, li daŭrigis siajn studojn pri kemio, enirante en la Universitato de Upsalo, kiel lernanto de Torbern Bergman.
Gadolin famiĝis kiam li malkovris la unuan elementon de la grupo raraj termetaloj. En 1792, li ricevis specimenon de nigra kaj peza mineralo trovita el ŝtonmino de sveda vilaĝo Ytterby, proksima de Stokholmo. Ekde zorgaj eksperimentoj li izolis oksidon kiun li poste nomis "itrio". La "itrio" (fakte itria oksido) estis la unua konata kombinaĵo el raraj teroj. Tiuepoke ĝi estis konsiderata kemia elemento.
La mineralo, kiun Gadolin ekzamenis, estis nomumita "gadolinito"[5] en 1800. La gadolinia oksido estis poste nomumita de ĝiaj malkovrintoj kaj tiu nomo estis donita liaomaĝe.
Gadolin estis profesoro pri kemio de la Akademio de Åbo, en 1797. Li estis unu el la unuaj kemiistoj kiuj faris ekzercojn de laboratorio al la studantoj. Krom tio, li permesis al la studantoj uzi sian laboratorion por privataj eksperimentoj.
Gadolin verkis, en 1798, la unuan ne-svedan gvidlibron pri la anti-flogistona teorio, sub la titolo "Enkonduko al Kemio". Malgraŭ ke la neorganika kemio kaj la analiza kemio estis la ĉefaj temoj en liaj publikaĵoj, li ankaŭ signifoplene kontribuis por la termokemio.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- De theoria caloris corporum specifici, 1784
- Dissertatio Chemica de Natura Metallorum Cujus Partem Priorem ... Præs. J. Gadolin ... Publico Examini Subjicit I.U. (partem Posteriorem ... J. Forsell.) - 1792
- Dissertatio Chemica de theoria calcinationis - 1792
- Dissertatio Chemica de natura metallorum - 1792
- Chemisk afhandling om flussers värkan vid järnmalmers proberande genom smältning - 1794
- Diss. acad. de theoria solutionis chemicae - 1795
- Diss. acad. de speciebus solutionis chemicae - 1797
- Dissertatio Chemica de natura carbonis vegetabilis - 1798
- Dissertatio Chemica de acido carbonico - 1798
- Anmärkningar Om Säkulä Quarnstens-brott ... Under Inseende Af Mag. Johan Gadolin ... Utgifne Af G.J. Bergroth - 1801
- Dissertatio Chemica de sulphate sodae - 1804
- Facultas Philosophica Academia Aboensis Åbo Akademi - 1805
- Dissertatio Chemica de alumine - 1805
- Dissertatio Chemica de sulphate argillae - 1805
- Dissertatio Chemica de sulphate ammoniacae et magnesiae - 1805
- Dissertatio Chemica de sulphate barytae - 1805
- Dissertatio Chemica de sulphate ammoniacae - 1805
- De cupro albo sinensi - 1810
- Praes. Dissertatio Academica Historiam Doctrinæ de Affinitatibus Chemicis Exhibens. (Resp. Pt. 1. Matthias Baeck. Pt. 2. P.A. Bonsdorff. Pt. 3. C.D. Von Haartman. Pt. 4. C.E. Eklund. Pt. 5. G.I. Costiauder. Pt. 6. E.U. Sylvander. Pt. 7. G.W. Ekquist. Pt. 8. V.R. Brummer.) - 1815
- Systema fossilium analysibus chemicis examinatorum Secundum partium ... - 1825
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- WorldCat Identities
- numericana.com
- Stipendioj “Johan Gadolin” de Åbo Akademi
- The Rise of Economic Societies in the Eighteenth Century[rompita ligilo] - Koen Stapelbroek, Jani Marjanen
- Encyclopaedia Universalis
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gadolinio
- Itrio
- Johan Browallius (1707-1755)[3] Profesoro de botaniko de la Universitato de Turku, kaj pripatrina avo de Gadolin
- Jakob Gadolin (1719-1802)[6]
- Torbern Bergman (1735-1784) lia profesoro
- Carl Wilhelm Scheele (1742-1786)
- Joseph Banks (1743-1820)[7]
- Johan Gottlieb Gahn (1745-1818)
- Claude Louis Berthollet (1748-1822)
- Carl Axel Arrhenius (1757-1824)[2]
- Carl Gustaf Mosander (1797-1858)[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Personensuche
- ↑ 2,0 2,1 Personensuche
- ↑ 3,0 3,1 Personensuche
- ↑ La "Reĝa Akademio de Turku", la unua universitato de Finnlando, estis fondita en la 15-a de julio 1640.
- ↑ La gadolinito estas mineralo preskaŭ nigra kun vitreca brilo, kaj formita ĉefe de silikatoj de cerio, lantano, itrio, berilio kaj fero kies formulo estas (Ce,La,Nd,Y)2FeBe2Si2O10.
- ↑ Nordisk familjebok
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche