Saltu al enhavo

František Jakubec (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Jakubec
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1893 (1893-11-30)
Morto 23-an de marto 1968 (1968-03-23) (74-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Milda Jakubcová (1932–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

František Jakubec (naskiĝis 1894 – mortis la 23-an de marto 1968 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, konata precipe kiel edzo de esperanta latva poetino Milda Jakubcová, al kiu li edziĝis la 10-an de decembro 1932 en la moravia urbo Brno.

Dum 40 jaroj li aktivis en la movado, gvidante kursojn kaj tradukante al Esperanto kaj el Esperanto. En la kvartalo Brno-Židenice li aranĝis du belajn Esperanto-ekspoziciojn. Kiel bona gitarludisto kun agrabla voĉo li ofte vigligis klubajn vesperojn.

  • Al samideanino Anna Novotná (1948, poemo)
  • Bratislava, urbo bela (1949, poemo)
  • Al Anna Maria Mündel (1949, poemo)
  • Al la 21-a de junio 1949 (poemo)
  • Al la verda reĝino dum brnoa kongreso 1950 (poemo)
  • Al mia sole amata Animeto (1950, poemo)
  • Trio el Židenice (1950 – sceneto por tri geknaboj)
  • Via portreto (1950, poemo pri japano, kies foton liveris poŝto en ĉefita stato)
  • Al fino de la jaro 1951 (poemo)
  • Jen homo! (1952 – poemo pri fihomo, kiu al malsana knabino sendis pornografiajn fotojn)
  • Wera (1952, poemo)
  • Milda – Wera (poemo nedatita)
  • Tamen (1952, poemo)
  • Mia senkulpigo (1952, poemo)
  • Kredu al mi! (1952, poemo)
  • Sensenca traktato pri ĉio ebla (1952, eseo)
  • Al la 23-a de majo 1960 (poemo)
  • Tri musketistoj de nia Verda Kolonio (1962, rakonto)
  • Rakonto de Verda Kolonio (1963)
  • Virina sekcio en Verda Kolonio (1965-01, bulgara eldono de Paco)
  • Esperanto rolas kiel edz-peranto (1965-07, hunga eldono de Paco)
  • Io pri versfarado (eseo)
  • Kelkio pri versfarado (eseo)
  • Karel Hašler: Filo de Juro (Juro = Georgo, kanto)
  • Jaroslav Žák: Studentoj kaj profesoroj (ĉapitro pri distra profesoro de matematiko, fragmento el bonhumora romano)