Ĥazan
Aspekto
Ĥazan, literumita ankaŭ hazzan[1] kaj chazzan (en hebrea חַזָּן ḥazzān, plurale ḥazzānim; en jida ĥazn; en Ladino hassan) estas juda muzikisto aŭ adorestro trejnita en voĉaj artoj kiu helpas estri la kongregacion en kantata preĝado.[2] Tiu preĝestro estas ofte referencata kiel ĉantisto aŭ kantoro, terminoj foje uzataj ankaŭ en kristanismo.
Eĉ en la plej fruaj tempoj la ĉefaj postuloj por ĥazan, aldone al sciaro pri Biblia kaj liturgia literaturoj same kiel pri preĝaj motivoj (konata kiel steiger), estis agrabla voĉo kaj arta dispono. La ĥazan devis posedi agrablan aspekton,[3] esti edziĝinta, kaj havi longan barbon.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "hazzan". Collins English Dictionary.
- ↑ (2002) “Cantor and cantorial music”, Geoffrey Wigoder: The New Encyclopedia of Judaism. New York University Press. ISBN 978-0-8147-9388-6.
- ↑ U-FirKo NaEh, en la preĝo HiNeNi deklamita de la ĥazan en la Altaj Festotagoj,
- ↑ The Jewish Encyclopedia, 1906 (publika havaĵo), p. 285