Saltu al enhavo

Transpaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Transpaŝo kiel nocio en la poetiko signifas malkoincidon de pensofino kaj versfino. Ĝi povas esti forta kaj malforta; nome malforta, se la salto de unu verso al venonta koincidas kun ia paŭzo, ekzemple "la vivo estas pli bela/ ol la malvivo." Transpaŝo estas forta se la salto okazas sen paŭzo aŭ inter grupo de kunigitaj vortoj, ekzemple "estas pli bela la/ vivo ol la malbela" ktp. Temas pri rimedo utila por kalkulita versaro, tio estas kun preciza silabonombro.