La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Mariestad estas komunumo (svedekommun) kaj urbo de Svedio. Ĝi situas en la moderna provincoVästra Götalands län kaj en la historia provincoVestrogotio de mezokcidenta Svedio, kaj apartenas al la regiono Götaland (proksima elparolado Jetaland), la suda landotriono de Svedio. Fine de 2024 en la komunumo vivis 24 623 loĝantoj sur areo de 1 503,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km².