Saltu al enhavo

Industria heredaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Iama karboprodukta minejo Zollverein en Essen

Industria heredaĵoindustria monumento estas industria instalaĵo, kiun la monumentprotekto rigardas kiel monumento, do kiel atestaĵo de pasinta kulturhistorio, kaj kiu povas ankaŭ jure povas substari monumentprotekton. Ĝi kiel teĥnika monumento tenu la memoron viva pri la historio de la industrio precipe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj (industriiĝo).

Pri la termino industria heredaĵo

Aparte kadre de la strukturŝanĝo de la peza industrio kaj minindustrio post la Dua Mondmilito la industrihistorio eniĝas en la intereson de la monumentprotekto kiel protektinda kultura atingaĵo – trans la nure estetika valoro de la inĝeniera arto. Em 1968 oni metis sub monumentprotekton la industriterenon Ironbridge Gorge Museum Trust (Coalbrookdale kaj Ironbridge en Shropshire) en la valo de la rivero Severn en Anglujo, mejloŝtono de la industria arĥeologio. En la jaro 1984 la eŭropa konsilantaro oficialigis la terminon industria heredaĵo.[1]

Kelkaj regionoj en Eŭropo prezentas grandan nombron da industriaj monumentoj kun epokotipa industria arĥitekturo, ekzemple la Ruhr-Regiono, Sarlando kun atestaĵoj de la minindustrio, la regiono Chemnitz-Zwickau treege stampita de la maŝin- kaj veturilkonstruo, Katalunujo, norda Anglujo, orienta Francujo kaj norda Italujo kun teksaĵo- kaj maŝinkonstruo-industrioj. Ankaŭ kadre de la instalado de la Internationale Bauausstellung Emscher Park ekde la fino de la 20-a jarcento en Germanujo konserviĝis multaj industriaj monumentoj. En plej nova pasinteco kaj la industripejzaĝo kiel industria ensemblo kaj ankaŭ atestaĵoj de la fruindustria metio de la 17-a kaj 18-a jarcentoj pligradiĝis al monumentprotektindaj industriaj objektoj.

Protektataj industriaj instalaĵoj ofte jam estas ekster funkcio. Industrimonumentoj do ofte estas uzataj kiel muzeoj aŭ por ekspoziciaj kaj okazigaj celoj. Kiam ili estas en privata posedo, ili preskaŭ ne estas publike alireblaj.

Ekzemploj por industriaj monumentoj

Germanujo

Anglujo

Svedujo

Francujo

Hispanujo

Italujo

Literaturo

  • Initiative Völklinger Hütte (eld.): Die Völklinger Hütte, Sutton Verlag, Erfurt 2008.
  • James Douet: Industrial Heritage Re-tooled – The TICCIH guide to Industrial Heritage Conservation. Carnegie, Lancaster 2012. ISBN 978-1-85936-218-1.
  • Hubert Krins, Michael Goer, Leo Schmidt: Brücke, Mühle und Fabrik. Technische Kulturdenkmale in Baden-Württemberg. Verlag Theiss. 1991. ISBN 3-8062-0841-7.
  • Claus Militz, Werner Rudolph: Spuren im Werk. Braus, Heidelberg, 1984. ISBN 3-921524-57-1.
  • Heike Oevermann: Über den Umgang mit dem industriellen Erbe. Eine diskursanalytische Untersuchung städtischer Transformationsprozesse am Beispiel der Zeche Zollverein.Klartext-Verlag, Essen 2012, ISBN 978-3-8375-0834-5.
  • Heike Oevermann, Harald A. Mieg (eld.): Industrial Heritage Sites in Transformation: Clash of Discourses. Routledge, Londono, Novjorko 2014, ISBN 978-0415745284.
  • Angela Schwarz (eld.): Vom Industriebetrieb zum Landschaftspark. Klartext-Verlag, 2001, ISBN 3-88474-967-6.

Fotoj

Referencoj

  1. Klaus Kohout: Technische Denkmale. Ein schwieriges Kapitel der Denkmalpflege der Technik-, Wirtschafts- und Sozialgeschichte. En: Mitteilungsblatt des Verein Denkmalpflege Oberösterreich. Nr. 4, Linz Novembron de 1993

Eksteraj ligiloj