Haute-Ajoie
Haute-Ajoie | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Porrentruy |
Koordinatoj | 47° 23′ 35″ N 7° 0′ 0″ O / 47.39306 °N, 7.00000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 35″ N 7° 0′ 0″ O / 47.39306 °N, 7.00000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1014 |
Areo | 36,43 km² |
Alteco | 491 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2906 |
Komunumkodo | 6809 |
Haute-Ajoie (prononcu otaĵoa) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1014 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Haute-Ajoie situas en la alta Ajoie, kiel nomiĝas la sudorienta parto de la regiono Ajoie, kaj kio donis la nomon al la komunumo, kiu estiĝis per la kuniĝo de la antaŭaj komunumoj Chevenez (situanta sur alteco de 480 m s.m.), Damvant (situanta sur alteco de 610 m s.m.), Roche-d'Or (situanta sur alteco de 592 m s.m.) kaj Réclère (situanta sur alteco de 840 ĝis 936 m s.m.).[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Haute-Ajoie limas al Grandfontaine, Rocourt, Fahy, Bure, Courtedoux, Bressaucourt, Vaufrey (Francio), Montjoie-le-Château (Francio), Villars-lès-Blamont (Francio), Dannemarie (Francio), Montancy (Francio), kaj Glère (Francio).
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Porrentruy al Pont-de-Roide en Francio. Tute en la oriento de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Damvant al Porrentruy.
Historio
La nova komunumo Haute-Ajoie estis kreita la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Chevenez, Damvant, Roche-d'Or kaj Réclère.
La unua dokumenta mencio de Chevenez datiĝas el la jaro 814 kiel Chaviniacus, de Damvant el la jaro 1283 kiel Dampvant, de Roche-d'Or el la jaro 1283 kiel Goldenvels, kaj de Réclère el la jaro 1150 kiel Resclires.
Ekde la 13-a jarcento la kvar vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Haute-Ajoie estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ili estis atribuitaj al la majorejo Chevenez de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ili dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 la vilaĝoj de Haute-Ajoie apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Chevenez, Damvant, Roche-d'Or kaj Réclère apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso kaj estis ĝis la 31-a de decembro 2008 memstaraj komunumoj.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Retejo de la komunumo Arkivigite je 2010-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Haute-Ajoie
- Chevenez en la Historia Leksikono de Svislando
- Damvant en la Historia Leksikono de Svislando
- Roche-d'Or en la Historia Leksikono de Svislando
- Réclère en la Historia Leksikono de Svislando
|