Friedrich Wilhelm Lomler
Friedrich Wilhelm Lomler | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1774 en Ernstthal | |
Morto | 3-an de aŭgusto 1845 (70-jaraĝa) | |
Religio | luteranismo vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Friedrich Wilhelm LOMLER (naskiĝinta la 1-an de oktobro 1774 en Schleusegrund-Ernstthal, mortinta la 3-an de aŭgusto 1845 en Saalfeld) estis germana teologo kaj verkisto.
Vivo
Post la frua morto de la patro (ĉefa arbaristo) Lomler translokiĝis al la avino je Eisfeld, kie li devis kun la gefratoj baldaŭ helpi perlabori la vivon. Apogite fare de lernejestro Johann Werner Krauß li rajtis lernanti ĉe Hennebergia Gimnazio en Schleusingen. En 1795 li estis privata instruisto ĉe la familio de Gotthelf Greiner, la sekvantan jaron je Wallendorf (Neuhaus). De 1800 li studis filologion ĉe la universitato de Lepsiko.
De 1802 Lomler paroĥestris en Weitersroda (Hildburghausen) kaj fariĝis predikisto en 1805 en Hildburghausen kaj paroĥestro en Häselrieth (Hildburghausen). Superintendanteco lia komenciĝis en 1819 en Heldburg kaj en 1829 li estis supera pastoro, superintendanto kaj kortega predikisto en Saalfeld.
Fondis li en la jaro 1802-a la kurte ekzinstantan periodaĵon "Chronik für Franken". De 1822 li eldonis por la daŭro de dek jaroj la porpredikistan gazeton "Praktische Predigerzeitung als Beiblatt zur Allgemeinen Kirchenzeitung". En 1830 la universitato de Jena aljuĝis al li honoran doktorecon.
Verkoj
- sub la pseŭdonimo F. Laocles: Erzählungen aus dem Reiche der Wirklichkeit und Phantasie; 1800
- Gumal und Lina; nach Lossius; 1810
- Predigten; 1810
- Dr. Martin Luthers deutsche Schriften, theils vollständig, theils in Auszügen; 3 Bände, 1816–17
- Fabeln in vier Büchern; 1822
Literaturo
- Art. „Lomler, Friedrich Wilhelm“ de Franz Brümmer. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 19 (1884), p. 150–151 (tie ĉi interrete)
- Schriften des Vereins für Sachsen Meiningische Geschichte und Landeskunde, Ausgabe 65 (1912); p. 292
- Manfred Koltes: Briefe an Goethe: Regesten; 2004; p. 89