Saltu al enhavo

Columbus (Ohio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Columbus

emblemo

Fotomontaĵo
urbo de Usono
kantona sidejo
urbego
city of Ohio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 43085
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 905 748  (2020) [+]
Loĝdenso 1 559 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 83° 0′ U (mapo)39.962222222222-83.000555555556Koordinatoj: 39° 58′ N, 83° 0′ U (mapo) [+]
Alto 275 m [+]
Areo 581,031306 km² (5 810 3.1 306 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Columbus (Ohio)
Columbus (Ohio)
DEC
Situo de Columbus
Columbus (Usono)
Columbus (Usono)
DEC
Situo de Columbus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Columbus, Ohio [+]
vdr
Panorama of downtown Columbus, OH from the Main Street Bridge.
Panorama vido de la urbocentro de Columbus el la ponto de centra (Main) strato

Columbus [kolumbus] estas la ĉefurbo de la usona ŝtato (subŝtato) Ohio kaj de la ŝtata Kantono Franklin. Laŭ popolnombrado en 2000 ĝi havis 711 470 loĝantojn, tiel ĝi estas la plej granda urbo de la subŝtato. En la urbaro de Columbus tiam loĝis 1 612 694 homoj. Ĝi estas nomata laŭ Kristoforo Kolumbo.

Loko de Columbus en subŝtato Ohio.
Larĝa panoramo de Columbus.

Geografio

Columbus situas en la centro de Ohio ĉe kunfluejo de 2 riveroj, 325 km sude de Detrojto.

Historio

Parlamentejo de Columbus.

Post alveno de eŭropanoj la areo apartenis al Franca Imperio, kie oni okupiĝis pri peltoj. Ofte okazis militoj inter indianoj, angloj, francoj, fine en 1763 la britoj akiris la regionon. Baldaŭe ĝi estis parto de la sendependiĝanta Usono. En 1797 la unuaj domoj (ne kabanoj) estis konstruitaj en tiu loko havanta la loknomon "Franklinton", kiun la inundo forviŝis en la sekva jaro. Columbus fondiĝis en 1812 en la proksimeco en neloĝata arbaro. Post 4 jaroj ĝi jam iĝis ĉefurbo de Ohio. En 1831 la nacia ĉefvojo atingis Columbuson, dume precipe irlandanoj kaj germanoj alvenis. En 1837 la najbara Franklinton aliĝis al la urbo. En 1850 alvenis la unua trajno. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento Columbus iĝis konata kiel la "Infanĉaro-ĉefurbo de la Mondo", krome diversaj ŝtalofabrikoj ekfunkciis. En 1913 katastrofa inundo detruis la najbarecon de Franklinton. De la fruaj 1990-aj jaroj Columbus kreskis por iĝi la plej granda grandurbo de Ohio. La urbego estas hejmo de la plej granda universitato de Usono.

Klimato

En Columbus la averaĝa jara temperaturo varias inter 5 - −3 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 29 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe kun −6 °C. Jare oni kolektis precipitaĵojn preskaŭ 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en vintro ankaŭ neĝas.

Trafiko

Columbus havas internacian flughavenon kaj bonajn kontaktoj ĉefvoje kaj fervoje.

Vidindaĵoj

Servoj

Ĝemelurboj

Esperanto

Nubskrapuloj en urbomezo de Columbus

Ekzistas (en 2007) Esperanto Association of Central Ohio (Esperanto-Asocio de centra Ohio), kies adreso estas en Columbus. EACO

Famuloj