Burasko
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/Brooklyn_Museum_-_After_a_Gale--Wreckers_-_James_Hamilton_-_overall.jpg/220px-Brooklyn_Museum_-_After_a_Gale--Wreckers_-_James_Hamilton_-_overall.jpg)
En meteologio, burasko[1] estas vetero de ventego kun precipitiĝo.
Priskribo
Burasko signifas la kondiĉon de rapidega, fortega vento kune kun ia precipitiĝo — pluvo, neĝo, hajlo ktp. Ĝi estas speciale danĝera por akvoveturiloj en la maro.
La preciza kriterio de buraskeco varias. Laŭ la Boforta skalo, la proksimume ekvivalenta anglalingva termino gale estas uzata por la kategorioj 7, 8, kaj 9 (14–24 m/s); pli fortaj ventoj nomiĝas ŝtormo.
Etimologio
La termino burasko devenas de latinidaj terminoj: france bourrasque, itale burrasca, hispane borrasca, portugale borrasca, origine el latine Boreās, antikve-greke Βορέᾱς, boréās “boreo”.