Adobes
Adobes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19325 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 41′ N, 1° 41′ U (mapo)40.675833333333-1.6786111111111Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 384 m [+] | ||
Areo | 32,66 km² (3 266 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Adobes, Spain [+] | |||
Adobes (Adoboj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 30 loĝantoj sur areo de 32,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,9 loĝantoj/km².
Situo
Adobes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 323 m super marnivelo; je 79 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. La teritorio havas komunan limon kun Alustante, Piqueras, Tordesilos kaj Tordellego.
Naturo kaj geografio
Je malpli ol 15 km de la vilaĝo viziteblas la natura parko de Alto Tajo, nome teritorio de granda riĉo kaj flaŭra kaj faŭna. Tiele ĉasado estas grava enspezofonto.
Menciindas El Pinillo, nome la monto kie kunverĝas la municipaj teritorioj de Adobes, Alcoroches kaj Piqueras; El Ojillo, malgranda natura akvofonto en loko adaptita por kampartagoj; El Ojo, akvofonto dependa de la ciklo de pluvo inter gorĝoj kaj kiu pasintece funkciigis akvomuelejon uzita por mueli grenon (aktuale restas nur ruinoj); El Pairón del Cura, kie aperis murdita pastro antaŭ jarcentoj, kie estas omaĝa skulptaĵo; kaj La Dehesa (aŭ Dehesa Somera), municipa natura rezervejo ekster la vilaĝo.
Historio
Ĝi situis en la teritorio sexma de la Sierra, nome unu de la kvar teritoriaj dividaĵoj ekzistintaj en la Senjolando de Molina por la administracio de komunaj havaĵoj. La administracia ĉefurbo de tiu komarko estas la municipo Molina de Aragón (3 468 loĝantoj en 2015).
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 42, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Adobes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Adobes kie oni falis al la nunaj 42.
Ekonomio
- Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: la preĝejo estas de stilo renesanca, kun retablo baroka; estas ankaŭ ermitejo.