St. John's
St. John's | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle St. John's, esperante: Sankt-Johano | |||||
urbo | |||||
urbego, city in Newfoundland and Labrador [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: City of St. John's | |||||
Moto: "Avancez" (Antaŭen iru) | |||||
Kromnomo: "The City of Legends" | |||||
Ŝtato | Kanado | ||||
Provinco | Novlando kaj Labradoro | ||||
Parto de | Novlando | ||||
Oceano | Atlantiko | ||||
Situo | St. John's | ||||
- koordinatoj | 47° 34′ N, 52° 42′ U (mapo)47.5675-52.707222222222 | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 147 m | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- malalteco | 0 m | ||||
Akvokolektejo | 446,06 km² (44 606 ha) [+] | ||||
Areo | 446,04 km² (44 604 ha) | ||||
- de aglomeraĵo | 182,62 km² (18 262 ha) | ||||
- de metropolo | 804,63 km² (80 463 ha) | ||||
Loĝantaro | 106 172 (2011) | ||||
- de aglomeraĵo | 165 346 | ||||
- de metropolo | 196 966 | ||||
Denseco | 238,05 loĝ./km² | ||||
- de aglomeraĵo | 903,53 loĝ./km² | ||||
Parkoj | Parko Pippy, Parko Bannerman, Parko Bowring | ||||
Fondita | 5-a de aŭgusto 1583 | ||||
Gvidantaro | Urbokonsilio de St. John's | ||||
Urbestro | Andy Wells | ||||
Horzono | UTC (UTC-3:30) | ||||
- somera tempo | UTC (UTC-2:30) | ||||
Poŝtkodo | T9E | ||||
Telefona antaŭkodo | +1-780 | ||||
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Vikimedia Komunejo: St. John's, Newfoundland and Labrador | |||||
Retpaĝaro: www.stjohns.ca | |||||
St. John's (IFA /ˌseɪntˈdʒɒnz/ angle elparolata kiel [Sejnt Ĝonz], esperante: Sankt-Johano aŭ Sankta Johano de Novlando, france: Saint-Jean) estas la ĉefurbo de la kanada provinco Novlando kaj Labradoro, kaj la plej proksima urbo en Kanado al la Eŭropo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas nomita laŭ la esploristo John Cabot kiu jam en 1497 atingis la marbordojn de Novlando, la unua kiu atingis la insulon certe. La komenco de setlejo en la urbocentro estas ĉe la fino de la 16-a jarcento kaj ĝi estas konsiderita la plej malnova anglalingva setlejo en Nordameriko. Ĝia ekonomio baziĝis ĉefe sur fiŝkaptado.
La lasta batalo sur la amerika kontinento en la Sepjara Milito inter Britio kaj Francio en 1762 okazis en la urbo kaj finiĝis per la venko de Britio. La urbo estis la ĉefurbo de la Dominio Novlando en la unua duono de la 20a jarcento. Dum Dua Mondmilito, la haveno de la urbo funkciis kiel centra bazo por la Aliancitaj fortoj en ilia milito kontraŭ germanaj submarŝipoj. En 1949, la urbo iĝis kanada urbo kun la nuligo de Dominio kaj aliĝo al la Kanada Konfederacio.
Guglielmo Marconi ricevis ĉi tie en 1901 la unuan sendratan signalon de Eŭropo (Poldhu, Kornvalo) al Ameriko. Sankta Johano ankaŭ estis la deirpunkto por la unua senhalta transatlantika flugo. Tio okazis en junio 1919 kiam Alcock kaj Brown flugis modifitan Vickers Vimy aviadilon de Lester's Field en St. John's al marĉo proksime de Clifden en Connemara, Irlando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la sudoriento de Novlando. Ĝi kovras areon de 446,04 kvadrataj kilometroj.Ĝi estas la plej orienta urbo en Nordameriko, kaj estas pli proksima al Britio ol al Brita Kolumbio en Okcidenta Kanado.La urbo estas la dua plej granda en la atlantika regiono de Orienta Kanado post Halifax. La urbocentro estas okcidente kaj norde de la haveno.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 110 525 loĝantoj.
Granda plimulto de la loĝantoj de la urbo originas de Britio kaj Irlando. Multaj el ili venis de sudokcidenta Anglio kaj sudorienta Irlando kaj la akĉento de la loĝantoj de la urbo estas simila al la origina akĉento de la loĝantoj de tiuj areoj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la urbo estas kristanoj: katolikoj, protestantoj kaj anglikanoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Inter kanadaj urboj, la urbo tenas plurajn klimatrekordojn. Ĝi estas la plej nuba urbo en la lando (nur 1 497 horoj da sunbrilo jare, kio estas proksimume 62 tagoj), kun la plej granda kvanto da neĝo (322 cm jare) kaj la plej malmultaj nombro da sekaj tagoj jare (sen pluvo aŭ neĝo): nur 149.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Cabot Tower: (Turo Cabot) estis konstruita en 1897 por marki la 400-an datrevenon de la vojaĝo de John Cabot al Novlando.
The Rooms : (La Ĉambroj) konstruaĵo preteratentanta la urbon kaj enhavanta la provincan muzeon kaj arkivon same kiel artgalerion.
St. John's Flughaveno situas en St. Krome, la urbo funkcias kiel la orienta fino de la Trans-Kanada Ŝoseo.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Centro de St. John's vidata el Signal Hill
-
Centro de St. John's
-
Vido al St. John's el The Rooms
|