Saltu al enhavo

Tonsilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tonsilo estas migdalforma glando, troviĝanta malantaŭ la buŝo, pare sur du flankoj de la faringokavo.

Ĝi situas en la mamuloj kaj la homo en muro de la faringo, proksime ala lagorĝo. Ĝi estas limfoorgano, foliklo (tri paroj), ĉirkaŭante ringe la faringan aperturon de la buŝkavo kaj la nazkavo. (Antaŭuloj de la tonsilo estas la malgrandaj limfonodoj ĉe la amfibioj, birdoj.

La tasko de la tonsiloj estas la protekto de la spira kaj digesta sitemo je la bakterioj. li produktas antikorpusojn, kiuj helpas neniigi la penetrantajn mikroorganismojn. La palataj tonsiloj ofte mem iĝas fontoj de la infekto, se ili inflamas. Se tio okazasofte kaj kronike, oni forigas tiujn tonsilojn. La tonsilito trafas pel ofte la infanojn, ĉe maljunuloj la palataj tonsiloj dekonstruiĝas, malgrandiĝas.

La dua paro de la tonsiloj estas la para faringa tonsilo (naztonsilo), kiu situas en supra muro de la naza faringo. Ĝi konsistas el dise situantaj limfohistoj. Ŝveliĝo de tiu tonsilo ĝenas la spiradon tra la naztruo, malhelpas la naturan purixgon de la kraniaj kavoj (frunto, nazo, vango), kio povas kaxuzi inflamon de la mezorelo, la menciitaj kavoj. Pro maleblo spiri ra la nazo, la malsanulo spiras tra la buŝo. Oni povas forigi ĝin, sed ĝi ankaŭ rudimentiĝas ĉe maljunuloj.

La langaj tonsiloj (langradikaj limfofolikloj) situas ĉe bazo de la lango kaj formas unuon kun la limfohistoj en la epitelio. Ĉar ili estas ofte tralavitaj per salivo, ili malofte infektiĝas.

tonsilito