Aleksandro Leopoldo estis edukita en kortego de Florenco. Li interesiĝis precipe pri matematiko kaj kemio. En 1790 la hungara parlamento elektis lin palatino, poste Aleksandro Leopoldo politikadis kompromise. Li strebis ankaŭ por la hungaraj interesoj. En 1795Ignác Martinovics estis kondamnita je morto pro komploto, tial Aleksandro Leopoldo timis pro la revoluciaj ideoj, tial li komencis fari polican teroron. Post monatoj li mortis en akcidento. La sekva palatino faris finon al la teroro kaj sekvis saĝa politikado inter Habsburga Imperio kaj Hungara reĝlando.