Staphylococcus aureus
Staphylococcus aureus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Staphylococcus aureus Rosenbach 1884 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Staphylococcus aureus estas globoforma, Gram-pozitiva bakterio, kiu ofte grupiĝas grapoloforme. Stafilokokoj estas nemoveblaj kaj ne kreas sporojn. Kutime ili grandas inter 0,8 kaj 1,2 mikrometroj. S. aureus troveblas preskaŭ ĉie en la naturo, ankaŭ sur la haŭto kaj en la supraj spiraj organoj de 25 ĝis 30 procentaĵoj de ĉiuj homoj. Kutime ĝi ne kaŭzas malsanosimptomojn. Se tamen pro bakterie favoraj kondiĉoj aŭ malforta homa imuna sistemo la bakterioj ricevas la eblecon forte plimultiĝi, ekestas haŭtaj infektoj (abscesoj, muskolaj infektoj, kaj en home malfavoraj kazoj ankaŭ vivdanĝerigaj infektoj kiel pneŭmonio, endokardiito aŭ sepso. Se la bakterioj iĝas rezistaj kontraŭ pluraj gravaj antibiotikoj, ili medicine aparte malfacile kontraŭbataleblas kaj en kazo de transdono al aliaj homoj ankaŭ povas vivdanĝerigi tiujn.