Saelices
Saelices | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16430 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Esperanza Rubio Huélamo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 520 (2013) | ||
Loĝdenso | 6,45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 2° 48′ U (mapo)39.919444444444-2.8033333333333Koordinatoj: 39° 55′ N, 2° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 927 m [+] | ||
Areo | 80,62 km² (8 062 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saelices (Cuenca) [+] | |||
Saelices estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Sude de ties municipa teritorio troviĝas ĉe la rivero Cigüela, la konata Arkeologia Loko de Segóbriga.
Situo
[redakti | redakti fonton]Saelices estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 927 m; je 76 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 80.62 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas saeliceño. La censita populacio en 2013 estis de 520 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,45 loĝ/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La deveno de la setlejo plej verŝajne rilatas al la reloĝigo fare de la Ordeno de Santiago post la konkero de la teritorio al islamanoj. La proksimeco al la fonto nome Fuente Lamar, el kie ekfluis la akvedukto kiu liveris akvon al la iama romia urbo Segóbriga, abandonita post la islama invado, estas probabla tialo de la fondo de la nova setlejo anstataŭ reloĝigi Segóbriga.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.