Realigo de programlingvo
Aspekto
Realigo de programlingvo estas rimedo por plenumi (ruli) programojn en koncerna programlingvo.
Estas du ĉefaj manieroj por realigi programlingvon:
- Interpretilo, kiu ruliĝas sur iu komputilo, kaj tuje plenumas ricevatajn komandojn
- Tradukilo, ricevanta fontoprogramon en unu lingvo, kaj tradukanta ĝin en alian lingvon por posta plenumo (eventuale per ia interpetilo) sur la sama aŭ sur alia komputilo.