Saltu al enhavo

Pinsapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:25, 22 okt. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinsapo
Pinsapoj en Sierra de las Nieves, Andaluzujo
Pinsapoj en Sierra de las Nieves, Andaluzujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies pinsapo
Boiss., 1838
Arealo de kelkaj abiospecioj
Arealo de kelkaj abiospecioj
Arealo de kelkaj abiospecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pinsapohispana abio (Abies pinsapo) estas specio de abio hejma en suda Hispanujo kaj norda Maroko. En Hispanujo, kie ĝi estas nomata la Andaluza Nacia Arbo, ĝi vegetadas je altitudoj de 900 - 2 000 m en la Sierra de Grazalema (provinco de Cádiz) kaj en la Sierra de las Nieves apud Ronda (provinco de Malaga). En Maroko ĝi estas limigita al Rif-Montaro je altitudoj de 1 400- 2 100 m sur Jbel Tissouka kaj Jbel Tazaot.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Pinsapoj en Sierra de las Nieves.

Tiu palearktisa ĉiamverda arbo altas ĝis 20-30 m, kaj havas konusan arbokronon, kelkfoje neregulan kiam la arbo maljuniĝas. La folioj longas 1,5-2 cm, estas ordigitaj radiuse ĉirkaŭ la ŝosoj, kaj forte glaŭke malhele blu-verdaj, kun larĝaj zonoj de blankeca vakso je ambaŭ flankoj. La strobiloj estas cilindraj, longas 9-18 cm. Antaŭ matureco ili estas verd-rozaj ĝis purpuraj, kaj glataj kun la brakteaj skamoj mallongaj kaj neakcentitaj. Kiam maturaj, ili liberigas la fugilhavajn semojn.

La maroka vario Maroka abio Abies pinsapo var. marocana, diferencas pri la folioj estante malpli forte glaŭkaj kaj la strobiloj iomete pli longaj, 11-20 cm.

Ĝi estas tre afina al numidia abio (Abies numidica), kiu troviĝas sur Jbel Babor en Tell-Atlaso (Alĝerio).

Uzado kaj konservado

[redakti | redakti fonton]
Foliaro kaj junaj strobiloj de pinsapo.

La pinsaparoj havas altan pejzaĝan kaj sciencan valoron. Pinsapo, malgraŭ la penadoj por konservado kaj rearbarigo kiuj grave pligrandigis la pinsapan arealon, ankoraŭ ĉiam suferas de pluraj minacoj kiel incendioj, urbanizado, erozio, troa vizitado, turismo k.t.p. . Pinsapo estis priskribita por la scienco far la svisa botanikisto Edmund Boissier, en sia verko Voyage botanique dans le Midi de l´Espagne (Botanika vojaĝo en la Sudo de Hispanujo), 1838.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • france Debazac, E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., p. 34-35.
  • hispane Ruiz de la Torre, Juan 1955 : El matorral en Yebala (Marueccos español), Instituto de Estudos Africanos, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 133 pp.
  • hispane Ruiz de la Torre, Juan 1956 : La vegetación natural del norte de Marruecos y la elección de especies para su repoblación forestal, Servicio de Montes, Centro de Investigaciones y Experiencias Forestales, Larache, 97 pp.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]