La Suda Stelo
Aspekto
La Suda Stelo estis organo de la Esperanto-movado en Jugoslavio, fondita en 1932. Ĝi aperadis monate en formato 28x20 centimetroj. Redaktoro estis Franjo Homar, poste d-ro Leo Kun.
Ĝi komencis aperadi en Slavonski Brod en 1932, dank’ al la klopodoj de la tiea presisto kaj pasia esperantisto Vilim Buk. Poste ĝi plurfoje ŝanĝis la redaktorojn kaj eldonlokojn, kelkfoje havis eldonpaŭzojn pro malfavoraj movadaj cirkonstancoj kaj policaj persekutoj, kaj definitive ĉesis aperadi en Beograd en la jaro 1973.