Schleiz
Schleiz | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saale-Orla | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03663 | |||||
Poŝtkodo | 07901–07907 | |||||
Aŭtomobila kodo | SOK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16075098 | |||||
Subdivido | 10 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heidemarie Walther | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Bahnhofstraße 1 07907 Schleiz | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8866 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 35′ N, 11° 49′ O (mapo)50.58333333333311.816666666667Koordinatoj: 50° 35′ N, 11° 49′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 432 m | |||||
Areo | 83,03 km² | |||||
Oficiala retejo | https://schleiz.de/ | |||||
Schleiz [ŜLAJC] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8866 loĝantojn.
Priskribo
La urbeto situas en la Turingia Ardeza Montaro ĉirkaŭite de multaj lagoj kaj lagetoj kaj fondite fare de la senjoroj de Lobdeburg. Ili kontinuigis setlon tuj apud pli malnova slava komunumo. En 1232 estis ĝia unua mencio endokumenta sub la nomo Slewitz kaj en 1297 donitis al la urbanoj la urbaj privilegioj. Ambaŭ partoj, slava malnova urboparto kaj la lobdeburga nova urboparto, restis je la komenco separitaj. Kunfandiĝo estis ne antaŭ la 15-a jarcento kiam ankaŭ la statutoj refariĝis. Dum mezepoko estis Schleiz metia kaj komerca centro de la supra Saale-regiono. Krom la tukfarado kaj lana komblado gravis ankaŭ la prilaborado de fermetaloj. En 1650 la loko estis trafiknodo de longdistancaj komercvojoj kaj administra, eĉ rezideja loko (Reuß-Schleiz). En 1848 estiĝis la Princlando Reuß pli juna linio post la kunpreniĝo de la regneroj Schleiz, Lobenstein-Eberdorf kaj Gera.
Ofte damaĝitis la urbo per fajregoj. La iama rezideja kaj somera kastelo kiel ankaŭ la en ĝi troviĝinta domarkivo detruitis en aprilo 1945. ivas postflariĝas la iama etoso kaj fortimpreso de la tuta urbo ĝis hodiaŭ se vi troviĝas antaŭ la impona Monta kirko (Bergkirche) de 1359, kiu servis ankaŭ kiel entombigpreĝejo dinastia. Ĝi havas unu el la plej belaj interaj barokaj aranĝoj de kirkoj de Meza Germanio.
En la konstruaĵo sur la Nova bazarplaco, nomite Malnova monstampejo (Alte Münze) naskiĝis en 1682 Friedrich Johann Böttger, inventisto germana de porcelano. La gimnazio Rutheneum fondita en 1656 originas el lernejo alia de la 13-a jarcento kie aktivis inter 1869 kaj 1876 Konrad Duden. Disde Schleiz la grava germana Duden-vortaro akiris ĝeneralan akcepton en la tuta mondo.
Metioj kaj komercoj ja floris ekde jarcentoj en la trafike bone situanta urbeto kiu gastigis ankaŭ multajn elstarulojn, kiel Johann Sebastian Bach, Goeto, Napoleono Bonaparte. Daŭra subteno de metioj kaj mezgrandaj komercistoj sekurigis al Schleiz bonstaton ankaŭ post la Turniĝo.
Amuziĝo
Famas Schleiz internacie ekde 1924 danke al konkursoj aŭta kaj motocikla (Schleizer Dreieck-Rennen). En 2004 la distanco reduktiĝis de 2004 7,631 km je longeco de nur 3,805 km. Por turistoj ankaŭ la ĉirkaŭaĵoj de Schleiz ofertas grandan gamon da amuziĝebloj, ekz. viziton de la Plothen-lagetoj, de la akvobaraĵo de Bleiloch-valo, de la akvobaraĵoj de Zeulenroda respektive de Weida.
Vidindaĵoj
Gefiloj
- Wolfgang Adam Lauterbach (1618–1678), juristo
- Johann Heinrich Behr (1648–1717), arkitekto
- Johann Friedrich Böttger (1682–1719), alkemisto
- Johann Nicolaus Niclas (1733–1808), filologo kaj pedagogo en Lüneburg
- Christian Gottlieb Reichard (1758–1837), kartografo
- Heinrich Wilhelm Rotermund (1761–1848), verkisto kaj pastoro
- Johann Wilhelm Mauke (1791–1859), librovendisto kaj -eldonisto
- August Neithardt (1793–1861), komponisto
- Heinrich Gottfried Piegler (1797–1849), fabrikanto de flamigiloj platinaj
- Gustav Wilhelm Frank (1832–1904), teologo
- Clemens Weisker, kuracisto kaj politikisto
- Richard Bartholdt (1855–1932), politkisto usona
- Sören Dreßler (* 1975), futbalisto
- Mandy Planert (* 1975), kanuoistino
|