Saltu al enhavo

Okcidentaj Indioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Okcidentaj Indioj aŭ en angla West Indies estas regiono de Karibio kaj Norda Atlantiko kiu inkludas la insulojn de Antiloj kaj de la Lukaja Arkipelago.[1] Post la unua el la veturoj de Kristoforo Kolumbo al Ameriko, eŭropanoj ekuzis la eraran nomon Okcidentaj Indioj por diferencigi tiun mondoregionon disde Indioj aŭ Hindioj (Suda Azio kaj Sudorienta Azio).

Dum la 17a al la 19a jarcento la areo estis celo de la koloniismo fare de eŭropaj potencoj kiaj Francio, Britio, Nederlando, Hispanio, kaj Danio.

Plej ofte la uzado de la termino Okcidentaj Indioj koincidas kun tiu de Karibio, kvankam oni povas precizigi, ke Okcidentaj Indioj estas Karibio, plus la Lukaja Arkipelago, kiu estas for de la Kariba Maro.

Notoj

  1. Caldecott, Alfred. (1898) The Church in the West Indies. London: Frank Cass and Co..