Bruno Schulz
Bruno Schulz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1892 en Drohobiĉ |
Morto | 19-an de novembro 1942 (50-jaraĝa) en Drohobiĉ Geto |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Ukraina Popola Respubliko Okcident-Ukrainia Popola Respubliko Dua Pola Respubliko |
Alma mater | Lviva Universitato |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto desegnisto literaturkritikisto pentristo grafikartisto |
Verkoj | Sanatorium Under the Sign of the Hourglass The Street of Crocodiles |
Bruno Schulz (naskiĝis la 12-an de julio 1892 en Drohobycz (tiam en la limoj de Aŭstrio-Hungario); mortis la 19-an de novembro 1942 en Drohobycz, Pollando, tiam okupita de Germanio (en la provinco Ĝenerala Gubernio). Li estis pola verkisto (juddevena), desegnisto kaj literaturkritikisto.
Biografio
Bruno Schulz naskiĝis en 1892 en la galica Drohobycz (tiam en la limoj de Aŭstrio-Hungario). Li estis la tria infano de Jakub kaj Henrietta Schulz. La juddevena familio orientiĝis laŭ pola kulturo. Bruno parolis hejme la polan lingvon, sed pro sia patrino li ankaŭ frue eklernis la germanan.
Inter 1902 kaj 1910 li vizitis la liceon de Drobobycz kaj poste ekstudis arkitekturon en la universitato de Lvivo. Sed en 1911 li decidis fariĝi verkisto kaj en 1913 revenis hejmen pro patra malsanego. De 1914 ĝis 1915 li studis belarton en Vieno.
Inter 1924 kaj 1941, Bruno Schulz laboris kiel licea desegninstruisto, sed tiu laboro tute ne plaĉis al li.
En 1933 li publikigis sian unuan verkon Sklepy cynamonowe (La cinamobutikoj). En 1936, li publikigis Sanatorium pod klepsydrą (la sanatorio je la klepsidro).
En 1942 Schulz estis surstrate mortpafita de germana SS-ano, ŝajne pro venĝo al alia SS-ano, por kiu Schulz laboris.
Bagatela informo
En trairejo de la varsovia domo Nowolipki 4 estas murpentraĵo kun la kapo de Schulz kaj lia aforismo „esenco de evidenteco estas senco“, en la pola kaj en Esperanto.
-
Murpentraĵo pri Schulz
-
Schulz en la murpentraĵo
Eksteraj ligiloj
- reta informejo Bruno Schulz, pola
- retejo "La arto de Bruno Schulz", anglalingva, profesiece dezajnita
- prezento de Bruno Schulz ĉe televido "Arte", jen france kaj germane
- artikolo pri li de la Fondaĵo "La Poste"
- Nomadaj spiritoj
- Pola kulturo: Bruno Schulz (france)
- retejo de la literatura muzeo Adam Mickiewicz de Varsovio