Saltu al enhavo

Budho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandalo de la tridek tri budhoj, Muromaĉi-epoko, Japanio.
Skulptaĵo de la budho Amitabo en Kamakuro, Japanio.
Skulptaĵo de la perfekta budho en Borobuduro, Indonezio.

Budho (en Sanskrito, Prakrito kaj Palio: बुद्ध (Buddha), "vekiĝinto" aŭ "iluminiĝinto") estas honora titolo por tiuj, kiuj atingis budhecon[1], trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.

Budheco

La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas „budheco“ (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).[2]

La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris Sidarto Gotamo, por povi helpi ĉiujn estaĵojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero.[3] Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.[3]

Esperantigo de la vorto buddha

Ekzistas tri proponoj por la esperantigo de la titolo buddha:

  1. Buddo: proponita de Zamenhof.
  2. Budao: laŭ la kutimoj de Esperanto.
  3. Budho: tamen ĝi estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita, ĝi iĝis la plej populara el la tri proponoj.

Tri specoj de budhoj

Budhismo mencias tri specojn de budhoj (la Palia formo antaŭ la streko; la Sanskrita post ĝi):

  • Sammā-sambuddha/samyak-sambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", iluminiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon haj estas majuskligita, „la Budho“, ĝi indikas la historian budhon de nia erao: budho Gotamo (Siddhāttha Gotama/Siddhārtha Gautama).
  • Pacceka-buddha/pratyeka-buddha, "privata budho", ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la darmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
  • Sāvaka-buddha/śrāvaka-buddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), iluminiĝinto en tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.

Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.

Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion unu kaj "arahanto" la kategorion tri.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. "Buddha", angla vortaro Merriam-Webster. Alirita 24-an de julio de 2016.
  2. buddhatva, बुद्धत्व. Spoken Sanskrit Dictionary. Alirita la 10-an de januaro de 2016.
  3. 3,0 3,1 The Foundations of Buddhism, 1‑a eldono, Oxford, Britio: Oxford University Press, p. 224–234. ISBN 0-19-289223-1.

Eksteraj ligiloj