Saltu al enhavo

Budho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo de la 'perfekta Budho' en Borobuduro, Indonezio.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Budho (en Sanskrito, Prakrito kaj Palio: बुद्ध (Buddha), "vekiĝinto" aŭ "iluminiĝinto") estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.

Esperantigo de la vorto Buddha

Laŭ la kutimoj de Esperanto la asimilita formo por la sanskrita vorto „buddha“ devus esti „budo“; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj. Tial Zamenhof proponis la formon Buddo, rigardante ĝin kiel propran nomon.

Aliaj formoj, kiuj natura aperis estas Budao, kiu simple konservas finaĵon -a, kaj kiun preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj kaj tiun formon uzas PV; kaj erare Budho, kiu estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita. En la originala sanskrita vorto „Buddha“ ne estas kombino el [d] kaj [h], sed unuopa sono [d̪ʱ], tre malsama ol la prononco postulata de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel „masxino“ kompare kun „maŝino“. Ĉi tiu lasta, tamen, iĝis la plej populara el la tri proponoj.

Budheco

La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas „budheco“ (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).

La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris Sidarto Gotamo, por povi helpi ĉiujn estulojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero. Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.

Tri specoj de budhoj

Budhismo mencias tri specojn de budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):

  • Sammā-sambuddha/samyak-sambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", iluminiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon haj estas majuskligita, „la Budho“, ĝi indikas la historian budhon de nia erao: budho Gotamo (Siddhāttha Gotama/Siddhārtha Gautama).
  • Pacceka-buddha/pratyeka-buddha, "privata budho", ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la darmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
  • Sāvaka-buddha/śrāvaka-buddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), iluminiĝinto en tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.

Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.

Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion unu kaj "arahanto" la kategorion tri.

Amitabo (Amitābha) estas budho priskribita en la tekstoj de Mahajana budhismo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj