Arubo
Arubo | ||
---|---|---|
Natura ponto | ||
lando de Reĝlando Nederlando • insula lando • subŝtato • lando | ||
Akvejo | Kariba Maro | |
Insularo | Malgrandaj Antiloj | |
Geografia situo | 12° 30′ N, 69° 58′ U (mapo)12.5-69.966666666667Koordinatoj: 12° 30′ N, 69° 58′ U (mapo) | |
| ||
Areo | 180 km² | |
Loĝantaro | 69 500 (2011) 386 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Oranjestado | |
Arubo (Aruba) estas insulo en la Kariba Maro, do estas parto de la geografia regiono Karibio. Arubo estas konstitucie parto de la Nederlanda Reĝlando, kies oficiala nomo estas pluraleca Reĝlando de la Nederlandoj; ĝia pozicio do nun samas al tiu de Curaçao kaj Sint Maarten. Tiu ĉi formalaĵo kondukas foje al malgrandaj problemoj, ekzemple en 2008, kiam Arubo konstatis ke ĝi ne volas rekoni la oficialecon de la geja nupto; sed ĉar ĝi estas parto de Nederlando, ĝi ne povas ne rekoni ties oficialan validecon.
- Landkodo: AW.
- Areo: 180 km².
- Loĝantaro: 69.500.
- Adm. centro: Oranjestado.
- Oficialaj lingvoj: nederlanda kaj Papiamento.
- Parollingvoj: Papiamento (69,4%), hispana (13,2%), angla (8,1%), nederlanda (6,1%).
- Pokapa GNP: 22.000 $.
- Valuto: aruba guldeno
Geografia pozicio: (12° 30′ 00″ N; 69° 58′ 00″ U Mapo)
Vidindaĵoj
Konata allogaĵo estis la Natura Ponto, la plej longa natura ponto en Karibio. Je la 2-a de septembro 2005 ĝi disfalis, sendube pro la longdaŭra erozio pro marakvo kaj vento. Pli malgrandaj naturaj pontoj cetere ankoraŭ troviĝas sur la insulo, el kiuj unu flanke de la restaĵo de la disfalinta ponto.
Apud la natura ponto estas alia vidindaĵo kiu nature ekestis, la Natura Naĝejo. Laŭ longe la rokeca norda marbordo de la insulo troviĝas, per rokoj ŝirmita, izola peco de oceano kun diametro kaj profundo de kelkaj metroj. Ĉar la vila maro en la nordo de la insulo kaŭzas altajn ondojn kiuj rompiĝas sur la rokoj, la natura naĝejo pleniĝas per akvo kaj faŭro kaj faŭno tuj el la oceano. La loka loĝantoj asertas ke de tempo al tempo oni kaptas etajn ŝarkojn en la natura naĝejo. La natura naĝejo nur atingeblas per terenaŭto kun kvarrada propulso.
La Altovistakapelo apud Noord estas alia vidindaĵo. Ĝi estas eta kirko meze en rokeca neloĝata areo kun elvido al la vila maro je la norda flanko de Arubo.
La nacia parko Arikok estas parko kiu kovras grandan parton de la insulo. La parko konsistas el vila monteca pejzaĝo kun multaj ŝtonoj kaj kaktoj. La parko estas libere alirebla per aŭto sed terenaŭto estas forte rekomendinda.
Bibliografio
- esperante Mulders E.N. 1971 : Aruba : Miniatura Babelo en Kariba Maro, Esperanto, n-o 784 (3), 46 - 49.
Vidu ankaŭ
-
situo de Arubo -
mapo de Arubo kun plej grandaj urboj -
situo de Arubo -
flago de Arubo
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL oficiala registara retejo pri Arubo Ŝablono:EL turisma retejo pri Arubo Ŝablono:EL retaj kartoj el Arubo Ŝablono:EL http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/aa.html informoj el la publikaĵo CIA World Factbook pri Arubo]