Aitor Arana
Aitor ARANA LUZURIAGA (naskiĝis la 21-an de decembro 1963 en Legazpi, regiono Gipusko, Eŭskio) estas filologo kaj aŭtoro, verkanta unuavice en la eŭska lingvo.
Krom amplekse verki romanojn kaj pliajn literaturajn tekstojn eŭske, Arana tradukis al Esperanto la romanon Behi euskaldun baten memoriak, '"Memoraĵoj de Eŭska Bovino", de sia verkista kolego Joseba Irazu Garmendia, kaŝnome Bernardo Atxaga - tiun eldonon helpis la aŭtoro Bernardo Atxaga mem, kiu foje donacas ekzemplerojn kiel kuriozaĵojn. En 2012 aperis "La portreto de Dorian Gray" la esperanta traduko de la romano de Oscar Wilde.
Arana estas ankaŭ aŭtoro de la plej ampleksa vortaro Eŭska-Esperanta kaj Esperanta-eŭska vortaro (2015), dudirekta vortaro kun po ĉ. 20 000 kapvortoj en ĉiu direkto kaj multaj ekzemplaj frazoj kaj parolturnoj.[1]
Eksteraj ligiloj
- bibliografia listo (eŭske)
- plurlingvaj komentoj de legantoj pri la verko "Memoraĵoj de Eŭska Bovino"
- artikolo en la gazeto "Noticias de Navarra" pri lia lernolibro de la eŭska dialekto de Valdizarbe (hispane)
Referencoj
- ↑ Euskara-esperantoa Esperantoa-euskara hiztegia. s.l.: Eŭska Esperanto-Asocio / Erroteta, 2015. 719 p. — 25 cm. ISBN 9788415508649.