Saltu al enhavo

Nazulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de vizaĝo de Nazulo


La Nazulo (Nasalis larvatus) aŭ long-naza simio, konata kiel bekantan en malaja, estas ruĝec-bruna arborema malnovmonda simio kiu estas endemia de la insulo Borneo en Sudorienta Azio, kie tiu speciu kunvivas kun la Bornea orangutano. Ĝi apartenas al la monotipa genro Nasalis, kvankam ankaŭ la simakobu estis tradicie inkludita en tiun genron.[1]

Tiu simion estas konata ankaŭlaŭ la malaja nomo monjet belanda ("nederlanda simio"), aŭ eĉ orang belanda (simple "nederlandano"), ĉar indonezianoj rimarkis, ke la nederlandaj kolonoj ofte havis simile grandajn ventrojn kaj eĉ nazojn.

Tiu specio de simio estas facile identigebla pro sia rara granda nazo.

Taksonomio

La Nazulo (Nasalis larvatus) aŭ long-naza simio aprtenas al la subfamilio de Kolobenoj de malnovmondaj simioj. La du agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:[2]

  • N. l. larvatus (Wurmb, 1787), kiu okupas latutan teritorion de la specio
  • N. l. orientalis (Chasen, 1940), limigita al nordorienta Kalimantan

Tamen, la diferencoj inter la subspecioj estas malgranda, kaj ne ĉiuj fakuloj agnoskas N. l. orientalis.[3]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Bradon-Jones D, Eudey AA, Geissmann T, Groves CP, Melnick DJ, Morales JC, Shekelle M, and Stewart CB (2004). “Asian primate classification”, International Journal of Primatology 25, p. 97–164. doi:10.1023/B:IJOP.0000014647.18720.32. 
  2. iucn
  3. iucn