Alkmaar
Aspekto
Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Alkmaar estas urbo kaj komunumo en la nederlanda provinco Norda Holando (Noord-Holland). Ĝi i.a. estas konata pro la fromaĝo-bazaro kiu okazas ekde la unua vendredo en aprilo ĝis inkluzive la unua vendredo en septembro, ĉiun vendredomatenon de la 10-a horo - 12-a horo. Ĝi estas unu el la kvar fromaĝobazaroj, kiuj ankoraŭ ekzistas en Nederlando. La bazaro okazas antaŭ la Waag (pesejo), kiu ankaŭ servas kiel loko por la Holanda Fromaĝomuzeo kaj la turisma oficejo. En la urbo aktivas inter alie la futbalklubo Alkmaar Zaanstreek (AZ).
Ĝemelurboj
- Bath en Britio ekde 1945
- Bergama en Turkio ekde 2000
- Darmstadt en Germanio ekde 1958[1]
- Tata (Hungario) en Hungario ekde 1985
- Troyes en Francio ekde 1958
- Uitenhage en Sud-Afriko
Esperanto
La nomo de la bulteno de la Esperanto-klubo el Alkmaar estas Fromaĝokloŝo.
Esperantistoj
Referencoj
- ↑ Städtepartnerschaften und Internationales (de la oficiala urba retejo. Konsultita 2013-05-24.)