Saltu al enhavo

Klio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klio (en Klasikgreka Κλειώ [Kleio], eble el κλέω [kleo] «celebri, kanti»), en helena mitologio, estas unu el Muzoj. Muzo de historio kaj plue de etiko kaj epopea poezio, ŝi kantas la estintecon de homoj kaj iliaj farintoj.

Κλειώ - Klio, alegorio de Vermeer

Klio estas ofte pli aŭ malpli juna virga knabino, pli kutime kiel filino de Zeŭso kaj la memoreca diino Mnemozina[1]. Ŝi estas unu el naŭ Muzoj kune kun siaj fratinoj, Eŭterpo, Talio, Melpomeno, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Uranio kaj Kaliopo. Ŝi naskiĝis en Pierio (historia regiono de Antikva Makedonio) tiam Zeŭso, malproksime de la senmortuloj, naŭfoje vizitis Mnemozina kiu fine akuŝis ĉe la finjaro la naŭ muzojn ties Klio[2].

Ŝi estas pripensite kiel la inventistino de la gitaro.

En mitologio

Kiel la aliaj muzoj, Klio ne tre rekte interveni mitologio kvankam ŝi kuniĝas reĝojn kaj herojn tra liaj rakontoj. La verko Apolodoro raportis speciale tion tamen.[3] Unofoje, Klio parolis malrespekte pri la amo el diino Afrodito por Adoniso. Tiam, Afrodito, kiel la ameca diino, venĝis, amigegante Klio-n por Pieroo, filo el Magneteso (eponima heroo el regiono Pierio). El li, ŝi haviĝis la belegan junan viron Hiakinto kiun Apolono kaj Zefiro amiĝis ĝin. La eksterordinara beleco de Hiakinto amigis ĝin de la trakia aedo, Tamiriso. Tial naskiĝis la pederasteo laŭ la Apolodoro. Hazarde Hiakinto mortiĝi de Apolono kaj aliĝis floron.

Hiakinto ; François Joseph Bosio, 1817, Louvre

Ankaŭ, Kelkaj poetoj faras ŝin la patrino de Himeneo (greke Ὑμέναιος, latine Hymenaeus). Oni trovas ankoraŭ ŝi havas filinon, nomiĝas Polyboea kiun vidigite kelkfoje kiel la patrino de la fama heroo Orfeo.[4]

Evoluo

La senco el la rolulino Klio evoluis de la epopeo kaj la milita agaĵo al la historio.

Reprezentado

Klio estas kutime knabino, sed ŝia aĝo ne estas tre preciza: iafoje ŝi certe estas juna knabino, aliafoje ŝi estas juna virino. Neniam ŝi aperas pli maljuna ol tio. Ŝi estas reprezentadita pli aŭ malpli serioza. Ŝi estas rekte aŭ sidigite perceptita en siaj portretoj. Ŝi havas ofte helan hararon, eĉ blondan kaj buklan. Ŝiaj atributoj evoluiĝis tra la tempo.

Kutimaj atributoj

  • Trumpeto, (tenita ofte en la dekstra mano) kio sonas ĉiuj la gloron
  • Laŭrokrono, kiel simbolo de venkisto
  • Libro (aŭ Volvolibro) en la maldeskstra mano, por la grava koneco kaj sperto (speciale akumulite el estinteco) ; Sur ĝin kelkafoje estas skribite la nomo de la fama greka historiisto Tucidido
  • Globuso aŭ pli simpla globo, (kie iafoje Klio lokas sur ĝin) signifante la historio ĉirkaŭprenas ĉiujn lokojn
  • Iu simbolo pri tempo kiel Klepsidro kio diras la historion ĉirkauprenas ankaŭ ĉiujn epokon
  • Gitaraĵo en unu mano, kaj plektro en la aliaj ; ŝi inventis la gitaron

Artaĵo

Klio estas ofte en la artoj : en beletro, en skulptarto, pentrarto... Sole aŭ kune siaj fratinoj.


Sugestigo

Fontoj

-Klasike:

-Nuntempe:

Vidi ankaŭ



Referencoj

  1. Krome por Alcmano, muzoj kaj do, klio ankaŭ, estas filinoj el Urano (ĉielo) kaj Geo (tero); Diodoro Sicila, Universala Historio Livre IV-VII.
  2. Teogonio, Heziodo, (de 56) : [1] : Naŭ noktoj dume, Zeŭso vizitis lian patrinon, eliris, diste de la vido el senmortuloj, en ŝia sankta kuŝejo ; kaj, tiam la jaroj finiĝis, la monatoj plenumigite, la tagoj markitaj okazis, ŝi akuŝis naŭ virgulinajn, kiujn sama menso vivigas, la koro libere el maltrankvilaĵoj, nur zorgas kanti. (el franca traduko)
  3. [2] Apolodoro, I-3.3
  4. http://mythologica.fr/grec/muses1.htm