Németbánya
Aspekto
Németbánya (nEmetbAnja) estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. La vilaĝonomo signifas: germana-minejo.
Bazaj informoj
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 90
- Poŝtkodo: 8581
- Telefonprefikso: 89
Situo
Németbánya situas inter arbaroj en montaro Bakony, fine de sakovojo.
Historio
La hungara loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. Poste germanoj refondis la vilaĝon. Ili okupiĝis pri vitrofarado ĝis 1780.
Vidindaĵoj
- kapelo omaĝe al Sankta Marteno
- katolika preĝejo
- restaĵoj de dinosaŭroj: Hungarosaurus tormai, Bakonydraco
- turismaj vojetoj
- fiŝkaptista lago