Saltu al enhavo

Kanino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:51, 27 dec. 2003 farita de Razilklingo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Sinonimo: kojnodento

Nomo de la supra kanino: okuldento


Kaninoj (dentes canini) situas en la mamula dentaro inter la tranĉodentoj kaj premolaroj. Ilia dentokrono ĝenerale estas pintohava.

La kaninoj

  • estas forte evoluintaj ĉe la karnovoroj, vespertuloj
  • mankas ekz. ĉe ronĝuloj, leporuloj
  • kreskas dum la tuta vivo, ĉar havas malfermitajn dentoradikojn ekz. ĉe la suedoj

La kanino de la homo finiĝas pinte, la facia (vestibla) surfaco de la dento estas konveksa, la surfaco de la langa flanko estas konkava. La radiko estas longa, duflanke platigita. La homo havas kaninon en la supra/suba makzelo en la dekstra-maldekstra flanko 1-1.