Saltu al enhavo

Bulawayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Bulawayo
Blazono de Bulawayo

Bulawayo [bulavajo] estas metropolo, la dua plej granda urbo, komerca ĉefurbo kaj universitata urbo en Zimbabvo.

Bazaj informoj

Geografio

Bulawayo situas sur altebenaĵo sur mildaj deklivoj en sudokcidenta parto de la lando. Proksime estas akvodislimo de Zambezi kaj Limpopo. La ĉefurbo Harareo troviĝas je 439 km-oj.

Historio

Loko de Bulawayo en Zimbabvo

Loka reĝo fondis Bulawayo-n ĉirkaŭ en 1840. En 1893 la britoj okupis la setlejon, kiu ricevis la rangon urbeto post 4 jaroj. En 1896 lokaj triboj vane sieĝis Bulawayo-n. Ĝi ricevis statuson urbo en 1943. En 1992 pro la malbona kaj malmulta akvo ĥolero okazis.

Klimato

Bulawayo havas subtropikan klimaton. Ĝenerale estas sudorienta vento. Jare pluvas po 590 mm. Precipe inter decembro-februaro pluvas. La temperaturo averaĝe estas 19 ° C.

Trafiko

Bulawayo havas fervojajn liniojn al Bocvano, Zambio kaj Sud-Afriko. Estas ankaŭ flughaveno.

Vidindaĵoj

Urbodomo de Bulawayo
Kastelo Nesbitt en Bulawayo

Ĝemelurboj