Saltu al enhavo

Œ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skribarto > Skriboj > Alfabeto > Litero > Œ


Œ, minuskle œ, estas litero de la Franca alfabeto kun prononco [ø] laŭ IFA. Sed ĝi ne estas Franca invento; Islandaj skribistoj jam uzis ĝin en kelkaj antikvaj dokumentoj kiel signon por longa "ø".

Œ simple estas ligaturo inter O kaj E, kp. Ø kaj Ö.

La unikodaj valoroj de Œ/œ estas 338 kaj 339. Male al Æ, la litero ne estas en la kodo ISO 8859-1 (Latina 1), tial tiu kodo ne plene subtenas la francan lingvon. Francoj sukcesis normigi alian kod-varianton ISO 8859-15, en kiu la litero havas la poziciojn 188 kaj 189.


Vd. ankaŭ Æ