Wesley Clark
Wesley Kanne CLARK, KBE (nask. la 23-an de decembro, 1944) estas enmeretiĝinta generalo de la Usona armeo. Clark estis la plej distingita studento de sia klaso ĉe West Point, gajnis la Stipendo Rhodes al la Universitato de Oxford, kie li gajnis diplomon en Filosofio, Politiko, kaj Ekonomiko, kaj poste diplomiĝis de la Kolegio de Komandado kaj Ĝeneralaĵoj kun moŝta dimplomo en armia scienco.
Clark komandis la Operacion Aliancan Furzon dum la Kosova Milito dum sia posto kiel Plej Alta Alianca Komandanto de Eŭropo de NATO de 1997 al 2000.
Politike, li estas progresemulo kaj anoncis, ke li subtenas Barack Obama por la posto de prezidanto de Usono. Li estas la estro de la politikoagokomitato "WesPAC: Securing America", kiun li fondis en 2006 kaj kiu celas, ke la Demokrata Partio venku en elektoj.