Saltu al enhavo

CouchSurfing

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Couchsurfing, ofte nomata CS inter uzantoj, estas senkosta internacia gastiga servo, simile al Pasporta Servo, sed kiu funkcias per interreto. Ĝi nombras pli ol 700 000 membrojn en pli ol 231 landoj. Proksimume kvarono de la membroj ofertas gastigadon.

La membroj uzas la retejon por kunordigi gastadojn kaj aliajn servojn (ekzemple kune viziti la urbon). La retejo enhavas kompletajn profilojn kaj uzas poŝtan inspekto-sistemon por la nomo kaj la adreso. Ankaŭ la membroj povas deklari alian membron fidinda, tiel iu povas taksi la fidecon de gastiganto aŭ vojaĝanto. Finfine, estas babilejo, retpoŝta mesaĝsistemo, kaj grupo-sistemo kie oni povas renkonti samideanojn aŭ samlokajn ulojn, ĉio senkoste.

CS kaj Esperanto

La retgrupo Esperanto-teamo preparas tradukon de la servo al Esperanto. En Aprilo 2008, jam 489 membroj de CS indikis almenaŭ komencantan parolnivelon de esperanto. Bedaŭrinde, ĝis nun haveblas nur unulingvaj profiloj, do la plejparto de la homoj havas siajn profilojn en la angla lingvo. BeWelcome havas multlingvajn profilojn, kio permesas pli da diverseco, sed havas malpli da uzantoj ĝenerale (kaj Esperantistoj specife) ol CS.

Eksteraj ligiloj