Saltu al enhavo

Flandra Esperantista Junulara Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flandra Esperantista Junulara Asocio (mallonge "FLEJA") estas sekcio de la TEJO por la regiono Flandrio en Belgio kaj havas sian sidejon en Antverpeno.

Historio kaj celo

La asocio fondiĝis en 1979. FLEJA havas du ĉefajn celojn: unue informi pri Esperanto kaj instrui la lingvon al la flandra junularo kaj due organizi aktivecojn por gejunuloj kiuj regas ĝin.

Estraranoj

Ekde marto 2008 la estraro konsistas el la jenaj personoj:

Informado

FLEJA precipe informas la junularon pere de sia retpaĝo. Tamen ekzistas ankaŭ informiloj surpaperaj. Grenzeloos Communiceren estas broŝuro kiu donas bonan bildon de la eblecoj de Esperanto por gejunuloj. Ankaŭ ekzistas faldfolio pri Pasporta Servo.

Aktivecoj

Ĉiujare en aŭtuno FLEJA organizas la renkontiĝon PSKK. Tiun de 2004 en Ieper ĉeestis 50o da personoj el ses landoj. En 2006 kaj 2007 partoprenis jam 70o da personoj la aranĝon. En 2008 PSKK okazos en Zutendaal, Limburgo. Dum la jaro la flandra e-junularo organizas Esperanto Kajefoj (EKojn) en la diversaj provincoj de Flandrio. Ili ankau estas tre aktivaj en la reto. Ekzistas precipe du retaj projektoj:

  • centra aktivecpaĝo kiu donas superrigardon de interesaj Esperanto-aktivecoj por flandroj kaj
  • projekto Vikipedio kiu celas praktiki la lingvon tradukante Vikipedio-artikolojn

Komunikado

La asocia revuo nomiĝas JEN (Jongeren Esperanto Nieuws / Junularo Esperantaj Novaĵoj) kaj eldoniĝas kune kun la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ).

Membroj kaj interesitoj komunikas plej ofte inter si pere de retpoŝto. Precipe la dissendolisto [email protected] estas tre interesa kanalo.

Eksteraj Ligiloj