Atari 2600
Atari 2600 - nomo de unua komputila ludkonzolo. La ludkonzolon firmao Atari lanĉis en 1977 j. Ankaŭ estas konata kiel Atari Video Computer System. Proektado de VCS konsistanta el son- kaj vidiga kontrolilo TIA (Television Interface Adaptor) kaj procesoro daŭris 2 jaroj kaj kostis pli ol 100 milionoj $. Prezo de Atari 2600 estis 200 $ kaj havis 6 ludkartoĉojn. En 1977 j estis venditaj 250000 konzoloj, en 1978 j 550000 (kvankam fabrikpovo estis 800000 konzoloj dum j). Sed en 1979 j VCS estis vendita kvante 1000000 ekzempleroj. Samjare Atari vendis licencon al firmao Polyvox, kiu vendis tri klonojn de la konzolo kun ludoj far Activision. En 1980 j Atari 2600 komencis fabriki firmao Sears. En majo de 1980 j Atari aĉetis ĉe firmao Taito famegan ludon Space Invaders, dank'al kiu vendoj de VCS eksplode kreskis: 1980 j - 2 milionoj, 1981 - 4 milionoj, 1982 - 8 milionoj konzoloj. En 1983 j Atari trafis krizo - la firmao ne interesiĝis pri kvalito de ludoj kaj multaj ludantoj desperis pri la konzolo. Simbolo de la krizo estas ludo ET. Tamen la konzolo estis vendata ĝis 1990 j kaj perlaboris pli ol 2 miliardoj dolaroj.
Teknika priskribo de Atari 2600
- Ĉefprocesoro: MOS Technology 6507, frekvenco 1,19 MHz, 8-bit;
- Vidiga kerno: pri vidigo respondecas ĉefprocesoro, 121 koloroj por sistemo NTSC kaj 114 por PAL, vidiga memoro mankas;
- Ĉefmemoro: 128 B;
- Kartoĉo: 4 KB, poste 32 KB per komutado de memorblokoj (bank switching aŭ paging).
Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj
greke http://www.ataritimes.com/2600/index.html greke http://www.jakkstvgames.com greke http://www.thedoteaters.com/play3sta1.htm greke http://www.atarimuseum.com/videogames/consoles/2600/Atari_case_history.html