Parizo
Geografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
- loko: 48.85 Norde, 2.33 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca depatemento kun numero 75 kiu estis la vico de la eksa departemento Seine (departemento).
Loĝantaro: 2.1 milionoj en la urbo mem, 10.56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Luteco tri jarcentoj antaŭ Kristo ĝi nomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron kiu elektis Versajlon kiel sidejo.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
- Notre Dame (Katedralo)
- Louvre Muzeo kun ĝia piramido.
- Eiffel-Turo konstruata de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
Gravuloj
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.