Sofo
Sofo estas meblo, kiu permesas komfortan sidadon de pli ol unu persono.
Sofo kutime troveblas en vivoĉambro aŭ ripozejo en hejmo (loĝejo). Sofoj estas faritaj el plej diversaj teksaĵoj kaj ledoj. Tipa sofo ofertas du ĝis tri sidlokojn kaj havas brak-apogilon ĉe ambaŭ flankoj. Tamen sofoj multe varias laŭ stilo, formo kaj funkcio. Popularaj variantoj inkluzivas la divanon kaj la kanapon. Por ŝpari spacon iuj sofoj enhavas ankaŭ liton. Ilin oni nomas sofolitoj.
La sofo origine estis la trono de araba estro kaj ekzistas deantikve. Dum longa tempo ĝi estis distingita meblo, sed post la industriigo la sofo iĝis komunuza meblo de la meza kaj malalta klasoj.
La sofo estas ofte ligita kun la freŭda psikanalizo. FREUD origine uzis sofon kiel kuŝejon de la paciento dum hipnoto kaj analizo.