Saltu al enhavo

Venuso (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:57, 15 mar. 2002 farita de Bjørn (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Astronomio > Planedoj > Venuso


http://meta.wikipedia.com/upload/venus-pioneer-uv-thumb.jpg
Pligrandigu bildon
  • Alteco: 12.103,6 km
  • Pezo: 4,869 . 1024 kg (0,82 da tero)
  • Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
  • Tago: 20996,1 ks (243,01 tertagoj)
  • Jaro: 19,414 Ms (224,70 tertagoj)
  • Koloro: blanka
  • Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
  • premo: 90 000 mb (!!)
  • Lunoj: 0
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.


Venuso, frato de Tero kaj

Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed

multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas

sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam

Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso

estas pli varmega ĉar siaj nuboj, kiu ĉiam kovras la planedon,

tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera

suno. La tiel-nomata plantodoma efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas

tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma.


La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata

acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas

tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur

Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.


La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4

termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la

Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.


Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso

enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de

krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.


Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelon aŭ vesperstelon, ĉar

ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj

steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj

de antikva Meksikio. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio,

Kvetzalkoatlo.


El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj

estas


Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 &

16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan

(usona) dum 1990-94.


Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per

radaro, verkinte la plej detalan mapon, kiun ni nun havas.

Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko

konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan

falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo.



/Priparolu