Genera artefarita intelekto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Lingvaj plibonigoj Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado |
e Lingva korekto Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado |
||
Linio 4: | Linio 4: | ||
Sistemoj de genera AI lernas la subkuŝantajn skemojn kaj strukturojn de ilia trejna, validiga kaj testa datumaro, ebligante siavice la kreadon de novaj datumoj kun kompareblaj trajtoj<ref>(en) Pasick, Adam'','' "''[https://www.nytimes.com/article/ai-artificial-intelligence-glossary.html Artificial Intelligence Glossary: Neural Networks and Other Terms Explained]''"''.'' [[The New York Times]]. la 27-an de marto 2023'','' ISSN 0362-4331''.'' [https://web.archive.org/web/20230901183440/https://www.nytimes.com/article/ai-artificial-intelligence-glossary.html Arĥivita de la originalo], la 1-an de septembro 2023. Alirite la 22-an de aprilo 2023.</ref>. |
Sistemoj de genera AI lernas la subkuŝantajn skemojn kaj strukturojn de ilia trejna, validiga kaj testa datumaro, ebligante siavice la kreadon de novaj datumoj kun kompareblaj trajtoj<ref>(en) Pasick, Adam'','' "''[https://www.nytimes.com/article/ai-artificial-intelligence-glossary.html Artificial Intelligence Glossary: Neural Networks and Other Terms Explained]''"''.'' [[The New York Times]]. la 27-an de marto 2023'','' ISSN 0362-4331''.'' [https://web.archive.org/web/20230901183440/https://www.nytimes.com/article/ai-artificial-intelligence-glossary.html Arĥivita de la originalo], la 1-an de septembro 2023. Alirite la 22-an de aprilo 2023.</ref>. |
||
[[Dosiero:Astronaut Riding a Horse Hiroshige (SD3.5).webp|eta|300x300ra|Astronaŭto/kosmonaŭto |
[[Dosiero:Astronaut Riding a Horse Hiroshige (SD3.5).webp|eta|300x300ra|Astronaŭto/kosmonaŭto rajdanta ĉevalon]] |
||
Rimarkindaj generaj AI-sistemoj inkluzivas [[Babilroboto|babilrobotojn]] (''chatbots'') kiel [[Copilot]], Gemini kaj [[ChatGPT]], lingvomodelon en formo de babilroboto, lanĉita fine de novembro 2022. |
Rimarkindaj generaj AI-sistemoj inkluzivas [[Babilroboto|babilrobotojn]] (''chatbots'') kiel [[Copilot]], Gemini kaj [[ChatGPT]], lingvomodelon en formo de babilroboto, lanĉita fine de novembro 2022. |
||
Kiel registrite je 17:14, 4 dec. 2024
Genera artefarita intelekto (angle: Generative AI, mallonge GenAI aŭ GAI) estas speco de artefarita intelekto, kiu uzas generajn modelojn kiel grandaj lingvomodeloj (angle: Large Language Model, mallonge LLM) por produkti tekston, bildojn, filmojn aŭ aliajn formojn de datumoj. Tiuj modeloj ofte produktas rezulton responde al specifa "sugesto" (angle prompt)[1].
Sistemoj de genera AI lernas la subkuŝantajn skemojn kaj strukturojn de ilia trejna, validiga kaj testa datumaro, ebligante siavice la kreadon de novaj datumoj kun kompareblaj trajtoj[2].
Rimarkindaj generaj AI-sistemoj inkluzivas babilrobotojn (chatbots) kiel Copilot, Gemini kaj ChatGPT, lingvomodelon en formo de babilroboto, lanĉita fine de novembro 2022.
Diversaj firmaoj kiel Anthropic, Microsoft, Google sed ankaŭ multnombraj pli malgrandaj firmaoj evoluigis generajn AI-modelojn[3].
Bildoj
Aliaj generaj AI-modeloj inkluzivas bildartkapablaj AI-bildgenerigaj sistemoj kiel Stable Diffusion, Midjourney kaj DALL-E
Video
Tekston-al-video AI-generatoroj kiel Sora. ebligas kreadon de videaĵo/filmeto surbaze de teksto. Aliaj ekzemploj inkluzivas OpenAI, Gen-1 kaj Gen-2 de Runway kaj Make-A-Video de Meta Platforms.
Sono
Genera AI ankaŭ povas esti vaste trejnita sur aŭdio-klipoj por produkti natursonan parolsintezon kaj tekston-al-paroladon, kiel ekzempligite per kuntekst-konsciaj sinteziloj de ElevenLabs aŭ Meta Platforms (Voicebox).
- VALL-E (Microsoft) celas altkvalite voĉsintezigi personecigitan (anglalingvan) paroladon konservante la emocion de la parolanto, mejloŝtono en la teksto-al-parola sintezo. Voĉgeneranta AI estis jam konsiderita ebla defio al voĉaktoroj[4].
Rajtoj
Generaj AI-sistemoj kiel ChatGPT kaj Midjourney estas trejnitaj pere de grandaj, publike haveblaj datumaroj enhavantaj kopirajtigitajn verkojn. AI-programistoj argumentis ke tia trejnado estas protektita kiel justa uzo, dum posedantoj de kopirajtoj argumentis ke ĝi iras preter iliaj rajtoj[5].
Kritikoj
En informkunveno al la Sekureca Konsilio de UN en julio 2023, la ĝenerala sekretario António Guterres diris ke "genera AI havas grandegan potencialon por la bono kaj la malbono grandskale", ke AI povus "akceli internacian evoluon", grandskale kontribui al la tutmonda ekonomio antaŭ 2030, sed ĝia malica uzo "povas kaŭzi terurajn nivelojn de morto kaj detruo, ĝeneraligitan traŭmaton kaj profundan psikologian damaĝon je neimagebla skalo"[6].
En Ĉinio, ĉiu genera artefarita intelekto montrita al publiko estas reguligita de la "Provizoraj rimedoj por la administrado de genera artefarita Intelekto" de la Ŝtata Informa Oficejo por la Interreto (simpligita ĉina: 电视式电视剧电视服务管理氮衜最理氮衜最). Ĝi inkluzivas postulojn al akvomarko por generitaj bildoj aŭ videaĵoj, regularoj pri trejnado de datumoj kaj etikedokvalito, restriktoj ĉirkaŭ la kolektado de personaj datumoj kaj gvidlinio, ke genera AI devas "adheri al kernaj socialismaj valoroj" [7][8].
Deepfakes
Ekzistas ankaŭ grandega zorgo pri la kresko de AI-generitaj tn. 'deepfakes' (falsaj bildoj) kiuj prezentas pliajn minacojn rilate al la vero en la cifereca spaco[9].
Referencoj
- ↑ (en) Lanxon, Nate; Bass, Dina; Davalos, Jackie, "A Cheat Sheet to AI Buzzwords and Their Meanings". Bloomberg News, la 10-an de marto 2023. Arĥivite de la originalo, la 17-an de novermbro 2023. Alirite la 14-an de marto 2023.
- ↑ (en) Pasick, Adam, "Artificial Intelligence Glossary: Neural Networks and Other Terms Explained". The New York Times. la 27-an de marto 2023, ISSN 0362-4331. Arĥivita de la originalo, la 1-an de septembro 2023. Alirite la 22-an de aprilo 2023.
- ↑ (en) "The race of the AI labs heats up",The Economist, la 30-an de januaro 2023. Arĥivite de la originalo, la 17-an de novembro 2023. Alirite la 14-an de marto 2023.
- ↑ (en) Shrivastava, Rashi, Keep Your Paws Off My Voice': Voice Actors Worry Generative AI Will Steal Their Livelihoods, Forbes. Arkivita el la originalo, la 2-an de decembro 2023. Alirite la 28-an de novembro 2023.
- ↑ (en) Generative Artificial Intelligence and Copyright Law, Congressional Research Service. LSB10922. 29 septembro 2023. Arĥivita de la originalo, la 22-an de marto 2024. Alirite la 30-an de januaro 2024.
- ↑ (en) "Rimarkoj de Ĝenerala Sekretario al la Sekureca Konsilio pri Artefarita Inteligenteco" . un.org, la 18-an de julio 2023. Arĥivita de la originalo, la 28-an de julio 2023. Alirite la 27-an de julio 2023.
- ↑ (zh) 电视式特許庁服务服务管理性行者, la13-an de julio 2023. Arĥivite de la originalo, la 27-an de julio 2023. Alirite la 27-an de julio 2023.
- ↑ (en) Ye, Josh, China says generative AI rules to apply only to products for the public, Reuters, la 13-an de julio 2023. Arĥivite de la originalo, la 27-an de julio 2023. Alirite la 13-an de julio 2023.
- ↑ (en) Anton Konopliov, Key Statistics on Fake News & Misinformation in Media in 2024, Redline, la 26-an de junio 2024, alirite la 5-an de decembro 2024.
Vidu ankaŭ
- Artefarita intelekto
- ChatGPT
- Sora (artefarita intelekto)
- Claude (lingvomodelo de la usona AI-firmao Anthropic, kiu bone parolas en Esperanto)
- AI kaj korpusa modelo por Esperanto
- Artefarita neŭra reto