Saltu al enhavo

Bandar Abaso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e eta ŝanĝo
Linio 5: Linio 5:
== Bazaj informoj ==
== Bazaj informoj ==
* {{Coor dms |27|11|11|N|56|16|38|E|scale:30000}}
<!--* {{Coor dms |27|11|11|N|56|16|38|E|scale:30000}}-->
* [[Areo]]: &nbsp;km²
* [[Areo]]: &nbsp;km²
* [[Supermara alteco]]: 9 m
* [[Supermara alteco]]: 9 m

Kiel registrite je 06:01, 7 jul. 2019

Havena larĝa panoramo de Bandar Abaso
Bandar Abaso
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 79177
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 526 648  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 12′ N, 56° 15′ O (mapo)27.256.25Koordinatoj: 27° 12′ N, 56° 15′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Bandar Abaso (Irano)
Bandar Abaso (Irano)
DEC
Situo de Bandar Abaso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bandar Abbas [+]
vdr

Bandar Abaso,Haveno Abaso, origine perse بندرعباس estas metropolo, marhaveno, universitata urbego en Irano en Provinco Hormozgano (ĝi estas ties ĉefurbo). La historiaj nomoj estis Cambarão kaj Porto Comorão portugale, Gombroon kaj Cameron angle, Gamrun aŭ Gumrun nederlande, Jaroon arabe.

Haveno de Bandar Abaso

Bazaj informoj

Situo

Bandar Abaso situas laŭ la Persa Golfo havanta strategian pozicion ĉe la Hormuza Markolo. Teherano troviĝas 1050 km. [1]

Historio

Universitato en Bandar Abasoo
Moskeo en Bandar Abasoo

Pro la strategia loko estis tie jam komunumo dum regado de Dario la 1-a. Dum dominado de Aleksandro la Granda la havenloko estis nomita Hormirzad. En 1565 eŭropa navigisto nomis ĝin Bamdel Gombruc. La apuda insulo estis konkerita fare de la portugaloj en 1514 kaj ili establis havenon Hormuz. En 1622 Abaso la 1-a (Persio) venkis la portugalojn kun helpoj de la britoj. En la sekva jaro li fondis la nunan urbon anstataŭ Hormuz sub la nomo "Haveno de Abaso". En la 17-a jarcento ĝi estis la ĉefa haveno de Persio, sed ĝi perdis tiun statuson en la sekva jarcento al la rivalo. Inter 1794 kaj 1868 Bandar Abasoo estis sub kontrolo de la Sultanlando Omano kaj Zanzibaro. En 1823 la persoj sensukcese provis forigi la omananojn. Tamen la persoj reakiris la urbon en 1854, sed pro la angla-persa milito en 1856 estis miksa posedaĵo persa-brita-omana. Sismo en 1902 difektis partojn de la urbo. Tiutempe la haveno estis nur simpla fiŝista haveno, en 1955 kun proksimume 17,000 homoj. Dum periodo de Reza Ŝaho Pahlavi la haveno iĝis strategia, okazis gravaj investoj. Nun ĝi estas ĝi estas bazo de la Irana Mararmeo.

Ekonomio

Estas agrikulturaj produktoj (daktiloj, tabakoj, kotonoj), ŝipkonstruado, fiŝkaptadpo, komercado, turismo, fine estas rafinejoj por petroloj kaj gasoj. En la metropolo 3 universitatoj funkcias.

Klimato

Bandar Abaso troviĝas en varma dezertoklimato. La pluvokvanto estas nur jare po 171 mm. Inter junio-aŭgusto ĝenerale ne pluvas. La jara avereĝa temperaturo estas 27 °C. Neniam frostas, inter majo-septembro averaĝe estas preskaŭ 40 °C.

Trafiko

Bandar Abaso havas internacian flughavenon konvenan al surterigado de grandaj transportaviadiloj. La metropolo estas nodo de aŭtovojoj. Ekde 1993 tie estas la suda finstacio de fervojo el Teherano. La haveno estas malprofunda kaj malbone ŝirmita. Ofte ŝipoj devas halti 6 km for.

Strando ĉe Bandar Abasoo

Vidindaĵoj

Fontoj