Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Alifono: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sirenado: nova sekcio
Linio 12: Linio 12:


Atentu ke vi en la artikolo pri multlingva kantado aldonis nekompletan frazon: "La kantoj kiu ekzistas en plej eble multe da lingvoj estas Silenta Nokto, Frato Jakobo kaj ..." Mi provizore nevidigis ĝin, sed ja bonus fini kaj tiam reenpreni ĝin. Kaj bonus referenco(j), kiu(j) taksas pri proksimume kiom da lingvoj po kanto temas. PLUE: Vi aldonis referencon nederlandan pri la vorto "makarona", sed el tiu noto ne klariĝas kiun sencon havu la vorto. Supozeble temas pri la nudeloj, sed kian rilaton havas nudeloj al kantado en multlingvaj teksteroj. Ĉu oni havas la konjekton ke makaronoj aparte malorde estas kirlataj en telero, aŭ pensas pri nudela salato kun multaj aldonaj kunĵetitaj enhaveroj... Necesas pli da klarigoj. Eble bonus citi nederlande kaj kun esperanta traduko en la referenco la tekstoparton pri kiu temas: la teksto mem ja ne klikeblas, do ŝajne ne haveblas rete. Krome FLANKE: Mi antaŭe diris ke se ligilo ruĝas, bonas skeptiki kaj kontroli. La ligilo [[Guiness-libro de rekordoj]] ruĝis, simple ĉar mankis litero kaj devas esti [[Guinness-libro de rekordoj]]. Salutas [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:47, 25 mar. 2016 (UTC)
Atentu ke vi en la artikolo pri multlingva kantado aldonis nekompletan frazon: "La kantoj kiu ekzistas en plej eble multe da lingvoj estas Silenta Nokto, Frato Jakobo kaj ..." Mi provizore nevidigis ĝin, sed ja bonus fini kaj tiam reenpreni ĝin. Kaj bonus referenco(j), kiu(j) taksas pri proksimume kiom da lingvoj po kanto temas. PLUE: Vi aldonis referencon nederlandan pri la vorto "makarona", sed el tiu noto ne klariĝas kiun sencon havu la vorto. Supozeble temas pri la nudeloj, sed kian rilaton havas nudeloj al kantado en multlingvaj teksteroj. Ĉu oni havas la konjekton ke makaronoj aparte malorde estas kirlataj en telero, aŭ pensas pri nudela salato kun multaj aldonaj kunĵetitaj enhaveroj... Necesas pli da klarigoj. Eble bonus citi nederlande kaj kun esperanta traduko en la referenco la tekstoparton pri kiu temas: la teksto mem ja ne klikeblas, do ŝajne ne haveblas rete. Krome FLANKE: Mi antaŭe diris ke se ligilo ruĝas, bonas skeptiki kaj kontroli. La ligilo [[Guiness-libro de rekordoj]] ruĝis, simple ĉar mankis litero kaj devas esti [[Guinness-libro de rekordoj]]. Salutas [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:47, 25 mar. 2016 (UTC)

MAKARONA IDIOMO / Ke la termino jam troveblis aliloke en Esperanto vidu sub http://www.esperantio.net/index.php?id=2713 --[[Uzanto:Alifono|Alifono]] ([[Uzanto-Diskuto:Alifono|diskuto]]) 08:53, 5 mar. 2018 (UTC)


== Makarone ==
== Makarone ==

Kiel registrite je 08:53, 5 mar. 2018

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Alifono!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 05:31, 9 Jan. 2016 (UTC)

VidRedaktilo

Saluton. Via redakto de antaŭ 15 minutoj en la listo Multlingveco en muziko - multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj bedaŭrinde fuŝis ĉiujn supersignojn. Permane malfari ĉion tion estus tro da laboro. Bonvolu refoje provi per alia redaktilo! Kaj ne frustriĝu!

Krome certe la referenco {{Article|langue=anglais|auteur1=Charters|prénom1=Duncan|titre=Polyglot Conferences and Gatherings : observing a new phenomenon|périodique=Język. Komunikacja. Informacja (JKI))|langue périodique=anglais|numéro=10|année=2015|issn=1896-9585|lire en ligne=http://jki.amu.edu.pl/files/JKI%20-%20tom%2010%20-%202015.pdf|pages=264-275}} simple kopiita el la franca vikipedio ĉi tie garantiite ne funkcius, nur kreus averton Skripteraro: La funkcio, kiun vi specifis, ne ekzistis en dikaj ruĝaj literoj.

Eblas uzi la ŝablonon {{Citaĵo el la reto}}, aŭ sen ŝablono noti en bona Esperanto la referencajn informojn, sed nepre ne atendi ŝablonojn el unu vikipedia projekto en tute alia vikipedia projekto. Ĉu? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 22:12, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, nun la referenco per rezulto " - język komunikacja informacja - Language Communication information (Ŝablono:En,eo, pl) (PDF). JKI. Alirita 2016-03-24." jam aspektas tute bone. Vi sukcesis. Restas la ruĝa noto (Ŝablono:En,eo, pl): Se vi rigardas la ŝablonopaĝon, vi vidos ke estas parametroj lingvo =, lingvo2= kaj lingvo3=: se oni uzas ĉiujn tri parametrojn, ĉio aspektos bone. Ĉar tio estas detalo, mi mem povas rapide ripari tion, sed volis konsciigi vin. Baza regulo: Ĉiam kiam io ruĝas en esperantlingva teksto, indas kontroli ĉu enŝteliĝis iu fuŝo. Foje estas simpla erareto kiu malhelpas en la paĝomontro, kaj tio rapide ĝustigeblas. Dua rimarko: Laŭ mi dezirindas ke referenco estas komprenebla, ankaŭ se oni ne komprenas la naciajn lingvojn en kiu estas la referenco. Tial bonas serĉi tradukojn al Esperanto, kaj konscii ke la informo JKI en si mem ne havas informan valoron. Se simple estas la mallongigo de "język komunikacja informacja", tiam la duafoje mencio ne necesas, kaj se estas mallongigo por iu alia, tiam necesus klarigi. Sed ĉiukaze vi lertiĝis pri uzo de referencaj ŝablonoj. Simple ŝablonoj ĉiam funkcias nur en unu vikipedia projekto: se vi uzigus la esperantlingvan ŝablonon en la franca (aŭ frisa aŭ araba) vikipedioj, vi rikoltus la samajn "skripterarojn" en grandaj ruĝaj literoj. Aldone mi metos la alirdaton en plena teksto, ĉar laŭ mi en referenco la noto "alirita la 24-an de marto 2016" pli bele aspektas ol kodigita dato (kiu ja ĝustas, nur aspektas iom tre aferece). Mi rapide kompletigos vian referencon kaj salutas. ThomasPusch (diskuto) 10:37, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi vidas ke mi ankoraŭ aldonis la aŭtoron de la artikolo, kaj la eldoninton. Vidinte la PDF-dosieron, mi dubas ĉu "citaĵo el la reto" estas la plej bona ŝablono. Ja la PDF-dosiero nun venas el la reto, sed la publikaĵo origine estis presita en papera formo, kaj estas publikaĵo en serio, do iusenca "periodaĵo". Do diskuteblas ĉu pli taŭgas "citaĵo el gazeto" (=periodaĵo), aŭ "citaĵo el libro" (libroj ja povas esti parto de libroserio). Konsiderante la grandan kvanton de 292 paĝoj, kaj la enpaĝigon de la publikaĵo kiu tute ne similas al gazeto aŭ magazino, sed tutklare estas libroforma, la elekto estas "citaĵo el libro". Do mi ankoraŭ adaptos tion. Vi vidas ke kreado de utila referenco estas ne nur unusekunda kopiado el unu vikipedia branĉo al alia, sed nur referenco utila al leganto estas referenco bona, ĉio alia estas malŝparo de tempo. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Atentu ke vi en la artikolo pri multlingva kantado aldonis nekompletan frazon: "La kantoj kiu ekzistas en plej eble multe da lingvoj estas Silenta Nokto, Frato Jakobo kaj ..." Mi provizore nevidigis ĝin, sed ja bonus fini kaj tiam reenpreni ĝin. Kaj bonus referenco(j), kiu(j) taksas pri proksimume kiom da lingvoj po kanto temas. PLUE: Vi aldonis referencon nederlandan pri la vorto "makarona", sed el tiu noto ne klariĝas kiun sencon havu la vorto. Supozeble temas pri la nudeloj, sed kian rilaton havas nudeloj al kantado en multlingvaj teksteroj. Ĉu oni havas la konjekton ke makaronoj aparte malorde estas kirlataj en telero, aŭ pensas pri nudela salato kun multaj aldonaj kunĵetitaj enhaveroj... Necesas pli da klarigoj. Eble bonus citi nederlande kaj kun esperanta traduko en la referenco la tekstoparton pri kiu temas: la teksto mem ja ne klikeblas, do ŝajne ne haveblas rete. Krome FLANKE: Mi antaŭe diris ke se ligilo ruĝas, bonas skeptiki kaj kontroli. La ligilo Guiness-libro de rekordoj ruĝis, simple ĉar mankis litero kaj devas esti Guinness-libro de rekordoj. Salutas ThomasPusch (diskuto) 20:47, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

MAKARONA IDIOMO / Ke la termino jam troveblis aliloke en Esperanto vidu sub http://www.esperantio.net/index.php?id=2713 --Alifono (diskuto) 08:53, 5 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Makarone

Thomas, Mi morgaŭ eble esploros se mi trovas tempon. Dankon pro via utila kontribuo.
Mi perdis mian laboron de hodiaŭ en la artikolo pri muziko pro iu konflikto. Vidu aldone.
Ĉu vi povas, kiel administranto, rekuperi tiun tekston por mi ? Temas i.a. pri alineotitolo kiu komencus per 'Ekonomia dominanta lingvo kontraŭ kvotoj'

--Alifono (diskuto) 22:50, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Hm, mi timas ke mi ne povas helpi, se vi ne savis la paĝon en iu dokumento. Tia mesaĝo aperas sufiĉe ofte, ĉiam kiam vi redakte malfermis artikolon, kaj poste iu alia ankaŭ malfermas la paĝon kaj faras redakton (la persono ja ne povas vidi ke ankaŭ vi malfermis la paĝon, kaj ĉiukaze bonas kaj bonvenas se pluraj homoj samtempe interesiĝas pri redaktado de teksto). Se do la artikolo ŝanĝiĝis post kiam vi malfermis la paĝon, vikipedio ne simple konservas vian redakton ĉar tio signifus kontraŭvole viŝi la intertempan redakton. Do supre aperas la intertempe de aliulo prilaborita teksto (tion vi bildigis), kaj sub ĝi estas via redakto, tute ne perdita. Vi nun povas aŭ intertempe savi vian tekston en tekstredaktilo, por ke ĝi ĉiukaze restas, aŭ vi de via teksto sube enkopias en la intertempe ŝanĝatan tekston supre tion kion vi prilaboris. Poste okazas ekzakte tio kio estas priskribata: "Nur la teksto en la kesto ĉi-tie saviĝos se vi premas la klavon "konservi ŝanĝojn" (aŭ "enregistrer", se vi preferas la francan, aŭ "pagina opslaan", se vi volas ĝin en la nederlanda, ktp). Eĉ se vi erare premis la klavon "konservi ŝanĝojn" sen atenti viajn proprajn redaktojn, modernaj retumiloj ebligas ke vi poste simple premas la simbolon de sago al maldekstra direkto supre maldekstre en plej multaj retumiloj, do "reiras al la antaŭa paĝo", kaj en la suba teksto ankoraŭ devus memoriĝi via redakto. Nur se vi en paniko pri la mesaĝo ("Konflikto?? ... Kiu konfliktas kontraŭ mi??") komplete fermas la retumilon, kaj malŝaltas la komputilon, sen atenti la mesaĝon, tiam via redakto estas perdita, ĉar ĝi ja ankoraŭ ne estis en vikipedio, nur en la redaktofenestro de via hejma retumilo. Se tio okazis, mi nur povas esprimi mian kondolencon, kaj konsole diri ke en miaj komencaj monatoj plurfoje mi perdigis redaktojn de mi mem, ĝis mi bone komprenis kion necesas fari. Do la "redaktokonflikto", kiun mencias la vikipedia mesaĝo, estas pure teknika, kaj tute ne interhoma konflikto.

mi trovis jenon en la diskutpaĝo de la franca WikiMOOC kiun mi sekvantas, kiu iel rilatas sed mi ne komprenas kiel 'task manager' povus doni solvon. Ĉu vi scias ? Mi nun ne plu havas tempon por tuj esplori vian duan demandon.

Jen kopio de la teksto : "le probleme dans la previsualisation est que, si on a mis trop de temps a rediger, quelqu'un a pu modifier la page entre temps et alors, il y a parfois un bug recurrent qui fait que cliquer sur le message 'leave this page/stay on this page' part en boucle et que le seul moyen d'en sortir est le 'three finger salute' -> task manager -> end task puis a la reouverture de Chrome (ou autre) au message 'Chrome didn't shut down properly' demander la reouverture de tous les tabs.--Wikip~ (discuter) 26 mars 2016 à 16:13 (CET) Dankon pro via atenta helpemo. --Alifono (diskuto) 16:37, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi fakte nun venis al via diskutpaĝo pro alia demando. En la linio "Trybe" vi skribis la lingvonomon "ŝangana", kaj mi notis la demandon "Kio estu tiu lingvo?". Mi vere ne trovas iun tian lingvon. La sola, kiu povus respondi, kion vi celis per tiu lingvonomo, probable estas vi mem. Ĉu vi povas indiki iun ajn alilingvan vikipedian artikolon pri tiu lingvo, aŭ almenaŭ nomi la nomon en alia lingvo? ThomasPusch (diskuto) 13:41, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

jena retejo donas pliajn informojn pri tiu lingvo. Ekzistas do oblaj nomoj por la sama lingvo...Sed kiel traduki la nomon en Esperanto de tiu lingvo ?

http://www.salanguages.com/xitsonga/index.htm --Alifono (diskuto) 16:58, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

{{Orphan|date=February 2009}}

en la vikikoda teksto de la angla versio de Multlingveco en muziko (List of multilingual...) mi trovis jenan kodon kiu tekstas Orphan|date=February 2009

Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi. Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. Precizigu la daton: Orfa|temo|monato jaro

Mi eltrovis ke tio rilatas al la supra, sed kiel eviti ke pagho farighas 'ORFA'? Eble estis ne sagha shanghi la originalan titolon kun la sekvo ke la originalo kaj la jam tradukitaj versioj antau la esperanta nun ne referencas al ghi ?

Pli sube en la anglalingva versio trovighas alia kodo kiun mi deziris reuzi por indiki ke la leganto povas helpi kontribui al la ampleksigo de la listo : Ŝablono:Expand list sed mi ne komprenas kiel en la angla versio tiu kodo shajne kreas automate la tekston 'you may help to expand this list' sen ke mi skribu tiun tekston permane en la vikikoda pagho mem (kiel mi nun faris en la esperanta versio) ??? --Alifono (diskuto) 08:53, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton,

unue pri la "ŝangana lingvo": per via ekstera ligilo mi serĉis en la angla vikipedio, senprobleme alvenis al paĝo pri la etno kaj lingvo, kaj saltante reen al Esperanto bone alvenis ĉe la tekstoj congoj kaj conga lingvo. Mi vidis ke vi en la lingva artikolo redaktis kaj enmetis la bonan nomon ankaŭ en la liston pri plurlingve kantantaj muzikistoj. Do ĉio bone, demando solvita.

Due, mi vidis ke super la liston vi metis anglalingvan, tute ne-vikipedio-stilan noton "This is a translation and textual expansion of the list of multilingual bands and artists in Esperanto. The band's or artist's native language is listed first. The list itself may also contain some singers from all over the world whose first language is English and ability to sing in different languages. You can help to expand this list." Tio, pardonu al mi, ŝanas kvazaŭ malbona ŝerco. Neniam ajn mi vidis en anglalingva vikipedia teksto pri, ni diru, urbo en arablingva lando, ke supre de la angla teksto estus iu noto en la araba lingvo, kiu tekstus (tradukite): Se vi parolas la araban kaj do komprenas tiun ĉi noton, ni petas vin ampleksigi la sekvan anglan artikolon. Ne gravas se vi ne parolas la anglan. Nur redaktu, la angloj poste komprenos kion vi volis fari kaj tradukos vian redakton al bona angla lingvo." Redaktanto de teksto en iu vikipedia lingvo nepre devas regi tiun lingvon, alikaze estas tre granda risko ke la rezulta redakto estos fuŝo. Ĉiu artikolo en vikipedio estas plivastigebla: Ne necesas aparta ŝablono por tion esprimi. Se vi volas varbi aliajn Esperanto-parolantojn kontribui al la redaktado de tiu ĉi konkreta listo, vi povas rigardi kiu vikipediano redaktas pri similaj temoj de rok-muzikistoj, kaj peti en ties diskutpaĝo ĉu la homo ŝatus kontribui al tiu ĉi listo. Se vi parolas kun aliaj esperantistoj en iu renkontiĝo, vi povas varbi por kunlaborado en vikipedio, sed ĉiukaze ĉiu individuo mem decidas pri sia tempo kaj eblas devigi neniun ajn al redaktado. Se vi volas akcenti ke via starigo de la unua versio de la listo estas kopio el la angla vikipedio, vi povas uzi la ŝablonojn {{tradukita}}, do

aŭ {{tradukitaĵo}}, do

Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « List of multilingual bands and artists » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

.

Sed laŭ mi tiu ŝablono jam ne plu necesas. En la starigo de la unua versio de la listo, vi resume notis ke temas pri traduko de la angla listo, vi do ne kaŝis de kie vi havis la informojn, kaj intertempe la listo tute ne estas nura "traduko", sed almenaŭ miaj redaktoj pri la listo estis tute sendependa de la angla listo, kiun mi tute ne rigardis. Laŭ mi angla alvoko al ampleksigo de la listo en esperantlingva artikolo tute ne eblas, esperantlingva alvoko ne necesas, ĉar klaras ke ĉiu listo ampleksigeblas kaj ampleksigindas, kaj aparta ŝablona noto ke nur temus pri laŭvorta traduko el la angla lingvo ankaŭ ne (plu) ĝustas kaj tial ne necesas.

Trie, la ŝablono {{orfa}}: Tiu ŝablono bonas, se iu kritikanto volas atentigi ke al la koncerna artikolo ligas malmultaj aŭ neniuj internaj ligiloj de aliaj paĝoj, sed la kritikanto mem volas fari nenion pri tio. Do la mesaĝo nur estas "vi aliaj faru tion pri tio!". Tiu noto ne estas ekstreme helpa, nur minimume. Se vi mem havas tute neniun ideon el kiu alia artikolo eblus meti internan ligilon kaj do atentigi pri la nova listo, do, bone, tiam povas esti senca meti la ŝablonon {{orfa}}. Sed ĉar vi ĉiukaze okupiĝas pri la temo, estas la precipa redaktinto de la listo, pli bone estas se vi simple mem pripensas tiel solvi la situacion. Meti ŝablonon por mesaĝi de "vi kritikanto" al "vi redaktanto" ne necesas - komuniki kun vi mem vi povas sen rigardi al spegulo, sen laŭte paroli al vi mem: vi simple pensas. Ŝablonoj por tio ne necesas.

Kvare, plej grave: Jam denove via redaktilo iel fuŝis, kaj vi malbonigis ĉiujn ĉapelitajn Esperanto-literojn al malĝustaj iks-vortoj. Tial denove ĉiuj internaj ligiloj, kiuj enhavas ĉapelitajn Esperanto-literojn, estas fuŝaj. Vi nepre kontrolu en antaŭrigardo, ke tio ne okazu. Mi nun ne volus malfari viajn lastajn redaktojn por starigi al la lasta senfuŝa versio (00:18, 27 mar. 2016‎), sed mi urĝe alvokas vin mem ripari la tekston tiel ke a) viaj redaktoj aperas, sed b) la tuta teksto restu senfuŝa.

Kvine, nur flanke: Supozeble vi intertempe komprenis, ke se vi komencas tekstoalineon per malplena spaco, la sekva frazo estas metata en grizan keston, kiel la frazo

Une estas listigitaj la nomo de la individuaj kantistoj aŭ grupoj, sekvata (inter krampoj) de la lingvoj en kiuj ili kantas.

en la artikola versio ekde kelkaj tagoj. Necesas atenti ne enkonstrui tian malplenan spacon komence de alineo, kaj se iu tekstoparto subite aperas en griza kesto, iri al la reaktokesto, serĉi kaj forigi la malplenan spacon.

Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 13:17, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas,

Pri la x-oj mi ne komprenas kiel tio okazas. Kutime mi ne redaktas la koda pagho kaj tie mi chiam vidis la chapelitajn literojn. Nun mi faris prove per la reta 'Konvertilo'-helpilo : intershanghi la x-ojn en la unua paragrafo de la artikolo. Mi atendas nun vian reagon por scii chu estas sukcesa. Tamen diru al mi kiel vi redaktas en Vikipedio por redoni la chapelitojn literojn : chu en la koda pagho ? Dankon. Poste mi volas plukorekti la restintan parton. Mi daŭrigas en la koda paĝo verkante tiun ĉi respondon al vi kaj uzante la x-on kaj konstatas ke tio funkcias por redoni la ĉapelitajn literojn. Eble uzante "EK" kreis la problemon ? Pri orfa ŝablono : mi ne estas sufiĉe sperta en la uzo de tiaj ŝablonoj kaj tial por mi restas eksperimento kiun mi prefere lasu al via prijuĝo. Laste, mi viŝis la tekston en la angla kaj sugestas tamen lasi vorton por helpi pluvastigi la anglan version prefere kun la aldonitaj informoj en la esperanta versio (celpubliko por fari tion estu kompreneble esperantlingvaj vikipediaj kontribuantoj). En mia profilo mi aldonis la kategorion vikipediisto eo, sed Alifono NE aperas en tiu listo. --Alifono (diskuto) 21:20, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiam oni parolas pri Hebrea lingvo kial uzi la vorton ruza por la Judhispana lingvo. En la koncerna artikolo oni mencias aliajn nomojn sefarda lingvo, Ladino, Judezmo aŭ ankaŭ Ĝudeo-Espanyol, sed ruza estas laŭ PIV kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, k uzi ilin, ne rimarkate de aliaj.--kani (diskuto) 23:02, 17 jun. 2016 (UTC) ===Mi korektis ruza en judhispana. Dankon pro la kritiko.--62.235.155.33 16:59, 18 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Trogloturismo

Saluton. Mi ege dubas ke oni povas uzi la vorton Trogloturismo kaj eĉ malpli kiel titolo. Ĉu vi iam vidis tiun vorton uzatan en Esperanto? Se ne, vi sciu ke oni ne rajtas inventi vortojn en Vikipedio. La sistemo uzi parton de la radiko kiel la tuto povas funkcii en la hispana sed ne en Esperanto. Oni devus uzi tutan radikon: se troglodito estas tro longa (eble Troglodita turismo estus tro longa) oni uzu ekzemple groto, grototurismo ne estus tiom inventita vorto ĉar estas kunmetaĵo de du jam ekzistintaj vortoj, sed troglo ne ekzistas en Esperanto.--kani (diskuto) 22:49, 29 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Resaluton Kani, mi konsentas. Tamen mi jam vidis aliloke ke oni 'kreas' novajn vortojn en Wikipedio kaj eo.vikipedio. Ĉu do Esperanto ne estas 'vivanta lingvo' kiu kapablas adapti sin ? Tial oni devis trovi kaj inventi la vorton ŝaĝtelefono por 'smartphone' ? --Alifono (diskuto) 11:04, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
En la vorto «saĝtelefono» estas du radikoj: «saĝ» kaj «telefon»; do, la vorto konsistas el du radikoj kaj substantiva finaĵo. La lingvo Esperanto ne permesas disŝiri radikon, kiel vi proponas (la sola escepto estas uzo de la sufiksoj «ĉj» kaj «nj»). Gamliel Fiŝkin 11:42, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kion fari por renomi la titolon 'Troglodita turimo'-n ? --Alifono (diskuto) 20:45, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Alinomi estas facile, ankaŭ vi povas fari tion (super la artikolo vi vidas ilobretojn, unu el ili estas | Legi | Redakti | Vidi historion | ★ | Pli🞃 | — sub Pli🞃 vi trovos eron Alinomi). Tamen mi ne certas, kiu vorto estus plej taŭga: ĉu troglodita, trogloditeca aŭ alia. Gamliel Fiŝkin 22:02, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon Gamliel Fiŝkin. Mi adaptis.--Alifono (diskuto) 16:22, 2 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Knuflo

Saluton. Denove mi vidas neakcepteblan vorton ĝis oni provu la malon. En brakumo vi diras ke temas pri "nov-enkonduktita vorto knuflo inter esperanto-parolantoj", sed kie? Tio ne paeras en PIV, nek en ReVo, ĉu vi povas indiki iun libron, gazeton ktp., kie tiu vorto aperas. Eĉ tiel temas pri nova radiko kio ne eblas en Esperanto. En Esperanto eblas kunmeti kaj oni povas "inventi" vortojn kiaj lernodomo, kuniklodomo, librokuniklo ktp., eĉ se temas pri malfacilaj signifoj. Sed knuflo ne ekzistas eĉ en la reto. Mi guglis kaj aperas en esperantlingvaj tekstoj nur en viaj ĵusaj kontribuoj. Tiele mi petas fidindajn referencojn de tiu neologismo aŭ vian permeson nuligi tiujn partojn de la menciita artikolo brakumo kaj permeson por alinomigi Internacia knuflotago al Internacia brakumtago kion ĉiu esperantisto komprenos.--kani (diskuto) 21:22, 17 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Vi pravas ke ne ekzistas jam referencoj krom la ĵusaj de mi uzitaj. Por gardi la unuecon de la lingvo vi pravas gardi nur 'brakumon', sed mi volas tamen proponi aldoni eble sur NOTOJ ke laŭ antaŭnelongaj rekontiĝoj eblis vidi t-ĉemizon kaj la uzon de la vorto inter Esperantistoj, do eble 'slango' kaj tiu eble utilas mencii ? --Alifono (diskuto) 16:34, 19 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Se vi vidas miajn redaktojn en la artikoloj: Estas ĝuste tio, kion vi rajtas lasi pri "knuflo" en la artikolo, sed krom tio oni ne rajtas uzi la esprimon en la teksto mem. Kaj ja necesas iel dokumenti tiun aserton - mi nun metis la ŝablonon, ke mankas fonto. Do aldonu tiun fonton (ekzaktan daton kaj lokon de la renkontiĝo kaj eventuale foton de la t-ĉemizo).DidiWeidmann (diskuto) 20:16, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ŝatus kontakti vin, ĉar laŭ mi, titolo kiun vi elektis por la artikolo pri la internacia tago de brakumoj estas tute netaŭga. Brakumoj estas io internacia, kaj tiu internacia tago ĉefe temas pri tio. La vorto "knuflo" kiu estas uzata de kelkaj renkontiĝemaj Esperantistoj ĉirkaŭ Flandrio ne taŭgas, ĉar tiu koncepto estas nek internacia al tiuj kiuj partoprenas al "National Hugging Day", nek internacia al Esperantistoj. Do bonvolu elekti nomon kiu pli taŭge reprezentas tiun internacian tagon, aŭ pruvi ke "Internacia knuflotago" estas enradikiĝinta vorto, kiu estas la plej uzata por paroli pri tiu specifa internacia tago. Noto: mi aldonis la nomon de via artikolo ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj VanegeEsperanto (diskuto) 22:35, 26 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ja vidas, ke estas kelkfoje persona ambicio de certaj homoj enkonduki mem novan vorton al nia lingvo, kiel sukcesis "mojosa" aŭ "krokodilado". Tamen certe ĝuste Vikipedio ne estas la loko por fari tion - ja estas entute kontraŭ la regularo de Vikipedio misuzi ĝin por trudi al la homaro novajn konceptojn. Kreu vian propran blogon aŭ revuon aŭ eldonu librojn, kaj tie vi rajtas utiligi iun ajn novismon. Se poste la komunumo vere adoptas viajn novismojn, ili iam trovos eniron al vikipedio. Mi cetere guglis la vorton "knuflo" - viaj artikoloj en vikipedioj estas la ununuraj lokoj en la tuta reto, kie nuntempe tiuj vortoj aperas. Do pardonu, sed tiuj vortoj devas nuntempe malaperi el Vikipedio! Se en estonto la komunumo akceptos la esprimojn, tio estos alia situacio. Imagu simple: Nuntempe proksiumue 1 miliono da homoj lernas nian lingvon ĉe Duolingo. Se ĉiuj el tiuj novuloj sekvos vian ekzemplon kaj aldonos dum sia vivo eĉ nur unu vorton novan, tiam 1 miliono de novaj vortoj inundus nian lingvon... - tio ne povas esti tio, kion ni volas, do vere en tiu principo ni ja devas esti tre striktaj. Nur esprimoj, kiuj estas formitaj aŭ la la regularo de la Esperanto-vortfarado aŭ troviĝas en la gravaj vortaroj kiel PIV ktp. aŭ por kiuj troveblas fontindikoj en granda kvanto da gravaj publikaĵoj aŭ pri kiuj nia komunumo interkonsentis post diskuto, estas akcepteblaj en Vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 19:57, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Kara mi adaptis la artikolon Internacia brakumotago anstataŭigante "knuflo" per "brakumo", kie tio eblis. La unika indiko pri "knuflo", kio povas resti en la artikolo estas la aserto pri la belgoj, kiuj portis t-ĉemizon kun la surskribo "knuflo". Pri tiu evento tamen mi petas al vi, aldonu fonton kaj eventuale foton. Tiu estas por vi regularkonforma ebleco efektive uzi vian ŝatatan novismon "knuflo". Mi esperas ke vi komprenas, kio estas la problemo: Vikipedio nur povas redoni faktojn, kiuj aperis en alia loko, sed Vikipedio ne rajtas krei mem novajn faktojn. Do se vi volas utiligi novan esprimon, vi tion ekzemple povas fari en Fejsbuko aŭ pere de pepanto. Se poste sufiĉe da homoj adoptas ĝin, tiam la esprimo de si mem trovas sian vojon al Vikipedio! Sed enkonduki la novismon knuflo en Vikipedio kaj aserti sen indiko de fonto, ke temas pri neologismo por brakumo, tio estas kontraŭ la vikipedia regularo, kiu malpermesas aperigi en Vikipedio rezultojn de propra esplorado kaj mem krei ion en Vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 20:13, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi tute konsentas kun viaj rimarkoj kaj mi povus aldoni foton kaj daton de la renkontiĝo! --Alifono (diskuto) 14:24, 27 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi dubas ke oni rajtas krei tiun vorton kie Geo signifas geografion. PIV ne montras tion. Oni devus alinomigi al Geografia fikcio aŭ Fikcia geografio.--kani (diskuto) 23:46, 11 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Sirenado

Saluton Alifono! Mi alinomis artikolon "Geserinado" al "Sirenado" tial ke temis pri erara vorto ("serino" estas io alia ol "sireno") - aliflanke prefikso "ge" miaopinie ne estas bezonata. --Dominik (diskuto) 04:52, 21 jul. 2017 (UTC)[Respondi]